Antaŭ longa tempo, amuzulo montris ĉi tiun paĝaron al mi, sed tiam mi ne multe interesiĝis. Tiam ĝi estis ne tiel matura kiel nun, kaj mi ne konis aliajn, kiuj jam uzis ĝin. Sed antaŭ kelkaj tagoj aperis taglibro de unu el la programistoj de Trillian (ceruleansparks), kaj do mi denove pensis pri LiveJournal. Mi rimarkis ke la paĝaro multe pliboniĝis depost mia lasta vizito. Iom poste mi petis aliĝkodon de amuzulo kaj enskribiĝis. Do, jen mi!

Nuna humoro: sukcesa
Nuna muziko: JND - Song Life