Senlaborulo

Kiom longaj estas tagoj al senlaborulo,
Kiu antaŭ tridek tagoj manĝis lastan kukon.

Refreno:
Trinku sukon, oni diris al mi,
manĝu kukon, oni diris al mi,
trinku sukon, manĝu kukon, vi fariĝos forta.
Trinku sukon, oni diris al mi,
manĝu kukon, oni diris al mi,
trinku sukon, manĝu kukon, vi fariĝos bela.

Venas uloj, iras uloj, longe min rigardas,
montras mane, nekomprene; dono ne okazas.
Jen riĉuloj sur la strato iras tre trankvile,
mi la monon ĝojoportan serĉas malfacile.

Refreno: ...

Sur la strato kun malĝojo kion eblas fari?
Antaŭ pordo de kafejo ĉu nur sola stari?
Ĉu sur strato mi plu staru aŭ ĉu mi eniru?
Kiam estos ene mi, nu, kion mi ekdiru?

Refreno: ...

Ĉu sin montru la malĝojo ĉe mi sur vizaĝo?
Ĉu bonulo venos porti kukon al la tablo?
Al kelnero sen kolero mi paroli devos
kompreneble, kaj ĉu eble kafon mi ricevos?
Ĉu komprenos la kelnero ke mi 'stas senmona?
Se li donos kafon al mi, mi fariĝos ĝoja.

Refreno: ...

Aŭdu, aŭdu, geamikoj, voĉon de la frato,
donu kukon, donu sukon, kune kun la kafo.
Jes, gefratoj, vi komprenu, kiom mi malriĉas,
donu iom da poŝmono, al mi nun sufiĉas.
Donu trinkon, donu manĝon, donu multe, multe,
kaj mi donos mian foton al vi dank-salute.
Kaj per tio jen mi finas la malĝojan kanton,
vi min aŭdis, vi komprenis, havu mian dankon.

Refreno: ...

Урок 5 (Kvina leciono)