Leteroj el mia pasinteco

Mi iom post iom pretigas min por la translokiĝo al Otavo. Ĝenerale tio estas enuiga kaj laciga tasko, sed foje ne. Antaŭ kelkaj tagoj, dum mi purigis miajn ŝrankojn, mi trovis en skatolo stakon da paperoj, inter kiuj troviĝis leteroj de kvar korespondamikoj. La leterojn mi ricevis fine de 2001 kaj komence de 2002. Antaŭ ol foriri de mia universitata loĝejo en 2002, mi enskatoligis ilin, kaj evidente mi poste forgesis ilin. Du el ili mi eĉ ne estis forpreninta el la kovertoj! Hodiaŭ mi tralegis ĉiujn kaj sendis respondojn.

Nova kanto

Mi komencis laciĝi je la disertaĵo, kaj do mi kreis kanton por min iom ripozigi. Mi eĉ elpensis nomon por ĝi: Kion fari?

Denove temas pri rapide farita, kaj do tute ne polurita kanto. Sed almenaŭ ĝi sonas al mi pli bona ol la antaŭaj du. :-)

Klaku ĉi tie por elŝuti la MP3-on!

Nuna humoro: malstreĉa
Nuna muziko: Argilo - Kion fari?

00 Soul

Hodiaŭ mi malkovris la muzikgrupon 00 Soul, dank' al mencio en la funka komunumo de Orkut. Temas pri nuntempa grupo, sed la plejparto el iliaj kantoj estas ege 70-jarecaj. Mi tuj mendis ambaŭ iliajn KD-ojn, kune kun du KD-oj de Los Amigos Invisibles, kiujn mi menciis en mia hieraŭa enskribo. Ili rapide alvenu!

Nuna humoro: funka funka funkega!
Nuna muziko: 00 Soul - Hey Hey Hey

Naskiĝtago, nova apartamento, somerfesto, Los Amigos Invisibles, hajkoj

La 15-an de junio mi festis mian 24-an naskiĝdatrevenon. Teodora donacis al mi la ĵus aperintan duan eldonon de la Kanada Oksforda Vortaro. Certe mi multe utiligos ĝin! Ĝis nun mi uzis usonan vortaraĉon, kiun mi ricevis kiel premion antaŭ multaj jaroj. Mi ankaŭ ricevis neatenditan donacon de mi mem: antaŭ monato mi mendis sakon por mia klavaro, kaj en tiu tago ĝi alvenis. Ankaŭ miaj gepatroj havas ian donacon por mi; tion mi ricevos ĉi-semajnfine kiam mi vizitos ilin.

Kiel mi skribis antaŭe, [info]teodora komencos labori kiel statistikisto por Statistics Canada meze de Septembro. La konstruaĵo de Statistics Canada troviĝas iom for de la urbocentro (de Otavo), kaj do ni decidis serĉi apartamenton en tiu regiono. Post kelkaj tagoj da serĉado ni trovis tre belan apartamenton, kiu troviĝas nur 300 metrojn for de la laborejo. Estos belege loĝi tie! Mi afiŝos kelkajn fotojn post la translokiĝo (kiu okazos komence de Septembro).

Hieraŭ mi ĉeestis la Somerfeston de la Esperanto-Rondo de Toronto. Temas pri ĉiujara amika renkontiĝo sen ajna tagordo. Oni simple babilas, ludas, kantas, ktp. Ĉi-jare venis malpli da homoj ol pasintjare, sed inter ili estis sufiĉe da junuloj: mi, [info]arono, Karlina, Ian, Stefano, kaj Liz. Verŝajne venos eĉ pli da junuloj al la somera pikniko de ERT, kiu okazos la 15-an de aŭgusto. Mi antaŭĝojas!

Kiam mi pasintfoje estis en Toronto, mi iris al Kensington Market por serĉi vestaĵojn de la 70-aj jaroj. (Estas multaj tiaj vendejoj en tiu merkato.) Mi ne trovis ion aparte interesan tie, sed en unu vendejo mi aŭdis tre interesan diskoan kanton. Mi petis la nomon de la disko, kaj montriĝis ke temas pri "The Venezuelan Zinga Son Vol. 1" de "Los Amigos Invisibles". Hodiaŭ mi aŭskultis kelkajn specimenojn, kaj tre ŝatis. Mi nepre mendos unu-du el iliaj KD-oj!

[info]amuzulo kaj mi lastatempe diskutis pri hajkoj:

[22:05] Chuck Smith:
     hajkoj aĉegas
     mi ne povas toleri
     ili mortu tuj!
[22:07] Clay314:
     vi pravegas, Chuck
     ni ekkontraŭbatalu
     tiujn aĉaĵojn!

Nuna humoro: kreema
Nuna muziko: Los Amigos Invisibles - Fonnovo

Gastlibra spamo, aĉ!

Antaŭ kelkaj monatoj, mi decidis forigi la gastlibron de mia retejo, pro tio ke venis unu-du spamaj enskriboj ĉiutage, kaj preskaŭ neniam vera enskribo. Kaj kompreneble oni nun povas komenti en mia taglibro, kiu estas multe pli sekura kontraŭ spamistoj.

Elektorezulto

Post la balotado, montriĝis ke la prognozo de electionprediction.org estis sufiĉe bona. Tie oni ĝuste prognozis la rezulton en 88% el la elektoregionoj. Tamen inter la restantaj 12% estis multaj regionoj, en kiuj prognozo favore al la NDP montriĝis malĝusta. Ŝajne multaj NDP-subtenantoj elektis la Liberalan Partion, por ke la Konservativa Partio ne venku. Jen estas la fina rezulto:

Liberala Partio: 135 (36.7%)
Konservativa Partio: 99 (29.6%)
Nova Demokratia Partio: 19 (15.7%)
Bloko Kebekia: 54 (12.4%)
Aliaj: 1 (5.6%)

Elektoprognozo

Antaŭ kelkaj minutoj, electionprediction.org prognozis la rezulton de la morgaŭa elekto:

Liberala Partio: 122
Konservativa Partio: 104
Nova Demokratia Partio: 29
Bloko Kebekia: 52
Aliaj: 1

Hu ra! Se tiel okzaos, la NDP pli ol duobligos sian ĉeeston en la parlamento! (Nun ili havas nur 14 parlamentanojn.) Mi tamen esperas ke la Liberala Partio kaj la Nova Demokratia partio ricevos inter si almenaŭ kvar pliajn seĝojn, por ke ili povu formi koalicion!

Nuna humoro: ekscitita

Pork Belly Futures

Lastatempe en la kanada publika radio oni aŭdigis kelkajn kantojn el la laste aperinta disko "Way Past Midnight" de la kanada blusa grupo "Pork Belly Futures". La unua ("Fictional World") ne tre plaĉis al mi, sed la dua ("Way Past Midnight") tuj eksorĉis miajn orelojn. Mi aparte ŝatis la piano-partojn, kaj eĉ la teksto plaĉis al mi, malgraŭ tio ke mi kutime ne atentas kantotekstojn. Hodiaŭ post la fino de la konferencaj prelegoj mi iris al strato Yonge por serĉi ĝin en la muzikvendejoj.

Konferenco en Toronto

Ĉi-semajne mi ĉeestas konferencon pri nombroteorio ĉe la Universitato de Toronto. Dume mi loĝas ĉe New College, kie mi fakte jam antaŭe loĝis dum mi ĉeestis junularan matematikan kongreson. Oni diris al mi ke nur studentoj de la Universitato de Toronto rajtas havi interret-aliron en sia ĉambro, sed evidente oni mensogis; mi simple ligis mian komputilon al la ingo en la muro, kaj montriĝis ke tute bone funkcias. Hu ra!

Aĉ!

Korekti ekzamenojn estas aĉe!

Nuna humoro: aĉa
Nuna muziko: Interstate 77 Sound Track

Paĝoj

Subscribe to Tereno de Argilo RSS-fluo