Vi estas ĉi tie

Jen mia unua komponaĵo!

Finfine mi havis tute liberan vesperon, kaj do mi tuj kuris en la kelon por muzikumi. Mi iom post iom lernis kiel uzi mian muzikan softvaron (Cubase SX kaj Reason) dum mi kreis eksperimentan kanton.

Klaku ĉi tie por elŝuti la MP3-on!

Mi mem ludis kaj registris ĉion, krom la druma parto. Bonvolu komenti, por diri ĉu plaĉas al vi. Mi planas krei multe pli da muziko dum la venontaj semajnoj.

Nuna humoro: funka
Nuna muziko: Argilo - Unua eksperimento

Komentoj

pona mute!!!!!!!

One, of course, could realize that there is a striking similarity between the middle section of your song and parts 3 and 4 ("Mother Fore" and "Funky Dung") of Pink Floyd's "Atom Heart Mother" suite. One would also have to wonder if "Sylow's Theorems" is an appropriate name for your band.

In other news, the allies have discovered yesterday's settings for the first rotor. It is fortunate, then, that one has already managed to change them. So, given a new set of daily settings...

Wow... I hadn't heard Atom Heart Mother until you mentioned it just now, but you're right: It's strikingly similar to my song, starting at 10:20 or so, and especially around 12:22 where the synthesizer part comes in. What a coincidence!

Ege funke, baby!

Gratulon! Vi havas naturan talenton, man.

Now I'm, like, way too mellow por iri al la laborejo. ;)

Dankon pro viaj komplimentoj, dude!

Nun mi ne scias kiel mi finos mian disertaĵon... mi nur volas plu krei muzikon! :-)

Uh-oh...

Hej, tio sonas bonege! Acida ĵazo kun gruva baso kaj sferaj sinteziloj... povus ankaŭ servi kiel malantaŭa muziko por trankvila hiphopa kanto. Bonvolu fari pli longan version de ĝi (3:30, aŭ 4:00, se kun basa solo) kaj mi pripensos verki tekston... mi jam elpensis rimojn en mia kapo kiam mi aŭskultis la kanton la unuan fojon! Damne ke mi paŭzas nuntempe pri mia taglibro - aliokaze vi tuj estus la temo nr-o 1 en ĝi.

Cetere, se vi ŝatas iom mallongajn pecojn en tiu stilo, tiam elprovu verkon de Klaus Doldinger, nome la titolmelodion de la krimserio "Alles außer Mord" ("Ĉion krom murdo"). Doldinger i.a. verkis ankaŭ la muzikon por la filmo "Das Boot" kaj ludas ekde jardekoj en la ĵaza grupo "Passport".

Mi tre ĝojas ke jam venis viaj komentoj... mi pensis ke mi devos atendi ĝis julio por tio. :-) Cetere mi ne atendis tiom da bonaj reagoj (de vi kaj aliaj) al mia unua prov-komponaĵo!

Certe mi ŝatus iom poluri kaj longigi tiun unuan pecon. Tamen mi atentigu ke mi verŝajne ne havos tempon por tio ĝis la 16-a de junio. (Intertempe mi devas finverki ĉapitron de mia disertaĵo kaj viziti Otavon.) Ja estus belege fari el ĝi hiphopan kanton. Ni kunlaboru por tion realigi!

Fakte mi jam pripensas fari (post mia magistriĝo, kompreneble... t.e. ekde oktobro 2004) tutan albumon de E-a muziko, sed certe mi bezonos helpantojn por tio ĉar mi neniel talentas pri kantado nek pri verkado de kantotekstoj. Se vi interesiĝas pri tio, ni pridiskutu post via reveno al la interreto. (Mi ne katenu vin al via komputilo nun!)

Mi paŭzas pri mia propra taglibro, ne pri la memkontenta, eliteca komentado de aliaj! : )

Pri komuna projekto: Nu, tion multaj volas kiam mi sendas proponojn aŭ skribas ideojn... bedaŭrinde necesus 2-3 klonoj de mi por havi sufiĉe multajn nervojn kaj tempon por tio. Mi iom lacas de Esperanto-muzikprojektoj nun: Multa energio necesa, apenaŭ iu rekono ĉe certaj personoj rimarkebla - pri vendoj ni tute ne parolu.

Albumon multaj spontanee intencas verki, sed malmultaj kapablas longdaŭre labori por realigi tian projekton. Plej ofte tio jam fiaskas je la lingva nivelo. Mi ne havas (bonan) eblon surbendigi kantadon, tial miaj interrete haveblaj kantoj estas preskaŭ ĉiuj instrumentaj. Kompreneble unu demo-kanto por la interreto estas alia afero: Tie ne gravas finpoluri ĉion, kio ŝparas multegan baraktadon! Nur necesas trovi pli bonan titolon por la kanto... imagu la eblan sukceson de "Argilo kaj Kunar faras acidĵazon!" Se la rezulto estas eĉ nur mezbona, ankoraŭ jarojn poste oni alparolos vin pri ĝi. ; )