Vi estas ĉi tie

Hejmtaskeg'... kaj preleg'!

En mia kurso pri kombinatoriko, ĉiu studento devas prezenti 45-minutan prelegon. Fakte estas tiom da studentoj, ke la profesoro apenaŭ devos prelegi! Mi ricevis iom malfacilan temon, do mi devis dum pluraj tagoj min prepari. Sed en la fino ĉio bone funkciis. Mi prezentis la prelegon je lundo, kaj poste la profesoro gratulis min pro mia tre bona prezento.

Mi ankaŭ estis tre okupata lastatempe pro tre granda hejmtasko por tiu sama kurso. Mi devis priesplori temon kaj verki 15-paĝan raporton pri ĝi. Tio postulis multe pli da tempo ol mi supozis... mi ja laboregis dum mia tuta libera semajno, eĉ dum mi vizitis miajn gepatrojn! Jen estas la rezulto.

KunsendaĵoGrandeco
PDF icon bibd.pdf147.72 KB

Komentoj

(v, 5, 1)-BIBDs li pona mute!

Rebonvenon al nia mondo! Nu, rigardinte vian raporton, mi apenaŭ povas aserti ke vi ja apartenas al tiu ĉi mondo! Oj! Mi ne scias kial vi ne skribis kartvele; eble tio estus pli klara! ;)

Gratulon pro via atingo pri tia altnivela matematiko! Dum universitataj jaroj, mi ankaŭ estis matematikulo, sed neniam tiel komfortiĝis kun la pli malfacilaj partoj de la fako... Koincide, mi nun ĵus parolis kun amikoj en irc pri unu kurso pri neeŭklida geometrio, kiu frenezigis min... Mi ŝatas matematikon, do mi ĵaluzas pri homoj, kiuj havas bonan matematikan lertecon kaj sukcesas en la malfacilaj kursoj! :)

Cxu vi gxuste metis la korekton daton, Februaro 23, 2003. Cxu vi ne skribis gxin dum la jaro 2004? :)

- nirgle

Dankon pro via atentigo. Mi ĵus korektis tion. Vi vere havas aglajn okulojn! :-)