Vi estas ĉi tie

La unua tago

Hodiaŭ estis la unua tago de la vintra studperiodo. Ĉifoje mi sekvos nur unu kurson, fakte mian lastan. Komence mi ĉeestos kelkajn kursojn, sed verŝajne mi elektos tiun pri "combinatorial designs". (Ĉu iu scias, kiel diri tion en E-o? "Design" estas finia aro kune kun speciala kolekto de ties subaroj.)

Mi ĉeestis tiun kurson hodiaŭ, kaj eksciis ke ĝi estos sufiĉe nekutima. Ne estos ekzamenoj, nek tradiciaj hejmtaskoj. Oni simple devos fari tri projektojn, kiuj ŝajnas tre interesaj. Interalie oni devos iom priesplori nesolvitajn problemojn. Ĝis merkredo oni devas iom eksperimenti pri la bazaj "design"-oj, do mi eku nun pri tio. :-)

Nuna humoro: malsata
Nuna muziko: Down To The Bone - Yo Mama's So Phat

Komentoj

Saluton!

Mi parolas Esperanton (iom; mi konas la gramatikon sed mia leksiko estas ankoraŭ malgranda). Ĉu mi rajtas aldoni vin al mia listo de geamikoj?

Ĝis!

Mi vere miras, kiom da E-parolantoj aperas ĉe LiveJournal! Certe vi rajtas aldoni min al via listo. Fakte mi jam aldonis vin al mia listo. :-)

Ja, mi scias! Mi ĵus lernis Esperanton proksimume antaŭ kelke da semajnoj aŭ iuj monatoj paseaj aŭ kiel oni diras tion en Esperanto. Estas tre facila! (precipe ĉar mi studas Hispanan ekde multe da jaroj [5 plimalpli]). Sed, la sola problemo estas lerni la leksikon.

Hura, mi aldonis vin revene! :)

- Bicho aŭ Bugulo/insektulo