Vi estas ĉi tie

Kiel trovi grandegajn primojn

Kadre de miaj studoj, mi hieraŭ devis fari 20-minutan prelegon pri iu matematika temo. Mi decidis klariri, kiel trovi grandegajn primojn. Primo estas nombro, kiun eblas dividi nur per si mem kaj per la nombro unu, ekz. 2, 3, 5, 7, 11... Ĝuste nun, la plej granda konata primo estas 213466917-1, kiu havas 4053946 ciferojn!

Estas sufiĉe facile trovi malgrandajn primojn, sed oni devas uzi komplikajn matematikajn rimedojn por trovi rekorde grandajn primojn. Tiujn rimedojn mi klarigis en mia prelego. Mi ĵus tradukis la notojn de la prelego en Esperanton kaj afiŝis ilin en mia retejo.

Mi bonvenigas ĉiajn komentojn pri mia uzo de la matematika terminologio! Mi ĝis nun ne skribis multe pri matematiko en Esperanto, do povus esti eraroj.

Nuna humoro: kreema
Nuna muziko: Marc Broussard - Momentary Setback

KunsendaĵoGrandeco
PDF icon bigprimes-eo.pdf37.33 KB
PDF icon bigprimes.pdf36.39 KB

Komentoj

Mia Esperanton ne estas bona, kaj gxi prenis mi longtempa por legi vian jxurnalon. Jam, gxi helpas min. (Mi estas danka por la vortaro hehehe)

Havu bonan semajnfinon. :)

Saluton!

Mi tre ĝojas, ke mi havas unu plian leganton. :-) Certe vi multe lernos, legante kaj skribante en Esperanto ĉi tie.

Se vi malcertas pri matematikaj esprimoj, eble mi havas interesajn fontojn por vi. Mi trovis ilin pasintjare, verkante prelegon pri kutimaj statistikaj mitoj.

La matematiko kaj statistiko en Plena Ilustrita Vortaro (PDF-dosiero)

Tre esplorinda fonto estas Faka literaturo en Esperanto (Scienca kaj teknika Esperanto-biblioteko, STEB).

Multajn dankojn pro la ligiloj! Mi iam trovis la matematikan parton de la dua per Google-serĉo, sed mi ne konsciis ke temas ankaŭ pri aliaj sciencaj kaj teknikaj fakoj. La unuan mi ĝis nun ne vidis, sed mi tre ĝojas ke tio haveblas en la interreto, ĉar mi ne tiom emas elspezi grandan monsumon por aĉeti PIV-on, krom se ĝi aperos en elektronika formo.

interese:
gugl/o La nombro 10100. ~ego. La nombro 10guglo.

tamen E-istoj lastatempe tre ofte uzas la vorton "Guglo" en senco www.google.com
kaj "gugli" kiel "serĉi per ĝi"
:-)

"Estas 374 tiaj q-oj malpli ol √(231 − 1),"

mi uzus tie ĉi malpliajmalpli grandaj.

Pri cetero - brile, brave kaj imitinde! :-)) Mi ankaŭ volas ion skribi pri nombroj.

Dankon pro viaj komentoj! Mi ĵus korektis tiun eraron.

Nun mi komencas prilabori projekton pri disfaktorigado de polinomoj super finiaj korpoj. Mi pripensas traduki ankaŭ tion en Esperanton, kaj eventuale ankaŭ mian magistran disertacion (kiun mi prilaboros dum la venonta jaro), por tiel kontribui al la matematika literaturo en Esperanto. Vere tio mankas nun, kaj tial restas multaj duboj pri la terminologio.