Vi estas ĉi tie

Freneze okupata

Nun mi estas freneze okupata, pro mia studado. Mi devas ĝis ĵaŭdo prepari skizon de estonta projekto, ĝis vendredo fini unu grandan hejmtaskon, kaj ĝis lundo fini eĉ pli grandan. Krome, mi devos venontsemajne fari 20-minutan prezenton pri grandaj primoj, kaj kompreneble mi devas prepari min al tio. Pro tio miaj enskriboj estas aparte maloftaj ĝuste nun. :-)

Mi tamen havas kelkajn liberajn minutojn nun, do mi skribu pri kelkaj lastatempaj okazintaĵoj. Pasintan vendredon alvenis pakaĵo por mi. Kiam mi prenis ĝin, mi eksciis ke temas pri kelkaj KD-oj, kiujn mi mendis de Cyberseekers. La KD-oj estas kontraŭleĝaj registraĵoj de koncertoj de Herbie Hancock. Mi jam havas ĉiujn laŭleĝajn registraĵojn de lia funkmuziko, do nun mi devas min turni al aliaj fontoj por aŭdi pli.

Ankaŭ en tiu tago alvenis mia nova klavaro. La sekvan tagon, mi iris al Toronto kun Teodora por preni ĝin. Mi tre ŝatas ĝin! Ĝi perfekte imitas ne nur la klavarojn de la 70-aj jaroj, sed ankaŭ la efektilojn de tiu periodo. Mia preferata estas la t.n. va-va-ilo, kiun multaj muzikistoj uzis (kaj daŭre uzas) kun klavineto. Eble mi iam registru ion, por ke vi povu aŭdi, kian muzikon mi ludas.

Nu, min atendas la hejmtaskegar', do mi revenu al tio. Ĝis poste!

Nuna humoro: okupata

Komentoj

Interese ke vi kolektas muzikon de Herbie Mann... mi volas fordoni miajn malnovajn gramofondiskojn, espereble al homoj kiuj ĝuus ilin, kaj mi havas unu diskon de Herbie Mann. Ĉu vi havas la diskon "Forest Rain and All Blues"? Mi havas ĉi tiun kiel malnovan gramafondiskon, kun la subskribo de Herbie Mann (mi aŭdis lin antaŭ multaj jaroj en Novjorko), kaj mi ne plu volas ĝin. Se vi kolektas vinilajn diskojn kaj deziras ĝin, mi povus poŝti ĝin...

Fakte mi kolektas muzikon de Herbie Hancock, ne Herbie Mann. Mi tamen iomete konas la muzikon de Herbie Mann, sed ne specife tiun diskon. Eble mi serĉu kelkajn specimenojn en la interreto, por vidi ĉu mi interesiĝas.

Ha! Pardonu min pro mia cerbofurzo! :) Mi kredas ke mi intermiksis la du nomojn de la "Herbie"-muzikistoj ĉar mi legis "Herbie" je la fino de unu linio en via mesaĝo kaj ne bone rimarkis la familian nomon sur la komenco de la sekva linio.

Ankaŭ mi posedas kelkajn diskojn de Hancock (KD-oj kiujn vi certe havas: Future Shock kaj Maiden Voyage, se mi memoras bone), kaj mi kelkfoje intermiksas iliajn nomojn. Strange, ĉar iliaj stiloj estas ne tre similaj... :)