Vi estas ĉi tie

Komenco de nova fazo

Hodiaŭ mi iris al la universitato por ĉeesti seminarion por ĉiuj novaj postbakalaŭraj studentoj en la matematika fakultato. La seminario ne estis aparte interesa, sed estis interese renkonti la aliajn studentojn, kiuj apartenas al la sama departemento kiel mi (nome la Departemento de Kombinatoriko kaj Optimumigado).

Dum la sekva jaro mi en tiu departemento studos kriptografion. Mia gvidanto dum la magistriĝo estos Edlyn Teske, kiu cetere estas Esperantisto kaj iama estrarano de TEJO.

Ĝis nun ŝajnas tre bone, esti magistra studento. Oni ricevas sufiĉan monon por pagi la stud- kaj loĝ-kostojn, kaj oni havas plurajn privilegiojn, kiujn oni ne havas kiel bakalaŭriĝanto. Sed kompreneble estas kelkaj ĝenoj. Ekzemple, oni devas kontroli hejmtaskojn kaj ekzamenojn. Tion mi ŝajne faros por la unua kurso de algebro. Tio tamen estas tre malgranda ĝeno, kaj mi ĝenerale tre ekscitiĝas pri tiu ĉi nova fazo de mia studado!

Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: JeepJazz - Say, Buddy

Komentoj

Bonege!

Fakte, mi estas io simila en Rusio (kvankam ja estas diferencoj inter niaj studsistemoj). Neceso labori kun studentoj estas fakte sufiĉe granda ĝeno -- kaj se mi ne ŝatus instruadon, mi jam ne scias, al kio mi venintus... :)
Nun mi havas 11 lecionojn ĉiusemajne, ĉefe "komputila klero" kaj "bazoj de programado". Tio okupas ne nur 11 * 1,5 horojn, sed ankaŭ pliajn horojn por prepariĝi al la lecionoj...

La dua problemo ĉi tie estas, ke la mono, kiun oni pagas al postdiplomaj studantoj, fakte egalas 20 USD, kio eĉ en Rusio estas ridinda mono. Do, estus ege bele tiel lerni mem kaj instrui studentojn, se ne ĝenus la krombezono perlabori ie monon por ekzistado... Multaj fakte forlasas studadon post jaro aŭ du por iri al komerca laboro. :)

Malgraŭ ke mia gvidanto ne estas esperantisto, la ĝenerala rilato al Eo en la departamento estas tre pozitiva post la tempo, kiam ĉi tie laboris prof. Cejtin (nun, kiel mi imagas, li estas en Usono), kiu estis konata E-aktivulo kaj granda specialisto pri aŭtomata tradukado.