Vi estas ĉi tie

Nova stilo

Nun preskaŭ ĉio en mia taglibro estas en Esperanto, pro tio ke mi ĵus esperantigis la "magazinan" stilon de LiveJournal. Por vidi ĝin, simple venu al mia taglibro. Laŭ mia kompreno, oni povas dividi sian stilon kun aliaj, do se ankaŭ vi volas uzi ĝin, simple sendu al mi mesaĝon.

Nuna humoro: komputilumema
Nuna muziko: Jamiroquai - Whatever It Is, I Just Can't Stop

Komentoj

Mi volos gxin kiam mi revenos al la CO... ankaux kiu estas tiu adreso kiu auxtomate konvertas iksojn al unikodo?

Mi konas kelkajn tiajn. Ĉu vi celis tiun Javaskriptan, kiun mi kreis por spiti vin? :-)

Jes, gxuste tiun! Dankegon!

Bonege! Ekzakte kion mi volis demandi antaŭ kelkaj tagoj la spertulojn... bonvolu tuj sendi al mi la kodon bezonatan!

Laŭ mia kompreno, oni devas fariĝi paganta membro por uzi stilojn aliajn ol la kutimajn LiveJournal-ajn.

Mi ne tre spertas pri stiloj, sed mi pensas ke mia stilo estas jam publike uzebla. Necesas nur ie (eble en la sekcio "Edit Style" --> "create a style") entajpi la jenajn stil-numerojn:

* Most Recent Events: 316716
* Friends View: 316799
* Calendar: 316807
* Day View: 316814

Jes, vi pravas, bedaŭrinde tio ne eblas por senpagaj taglibroj...

Sed nepre menciu tiujn kodojn en "lj_esperanto" - ja temas pri esperantigo de LiveJournal!