Vi estas ĉi tie

Mi estis la unua!

Hieraŭ matene, mi rigardis la liston de proksimaj geografiaj kaŝejoj, kaj rimarkis unu novan. Mi vidis ke neniu ĝis tiam vizitis ĝin, kaj do mi tuj metis la koordinatojn en mian GPS-ilon kaj ekserĉis ĝin. Mi serĉis dum 20 minutoj, sed nenion trovis. Poste mi revenis hejmen, por legi la help-informeton kiu aperis en la paĝo pri la kaŝejo. Por rapide reatingi la kaŝejon, mi iris per mia unuciklo. Tiu help-informeto vere helpis. Montriĝis ke la kaŝejo fakte estis ĉ. 20 metrojn for de la donitaj koordinatoj.

En la kaŝejo mi trovis tre interesan moneron. Kun ĝi estis informileto, kiu klarigis ke temas pri GeoCoin (geografia monero). Tiajn monerojn oni prenas de unu kaŝejo kaj metas en alian. Oni tion registras en reta datumbazo, por ke oni povu sekvi la movojn de la moneroj tra la mondo. Mi prenis la moneron, ĉar mi baldaŭ translokiĝos al Vaterlo, kaj povos tie lasi ĝin en iu kaŝejo.

Krome, mi vidis ke mi fariĝis la unua, kiu trovis la novan kaŝejon. Hodiaŭ evidentiĝis ke multaj aliaj ankaŭ volis esti la unua, sed ne sukcesis. Mia amiko Arono diris ke mi tuj vizitu la paĝon de la kaŝejo. Tie mi vidis ke la sekva persono, kiu trovis la kaŝejon, eĉ fotis min dum mi foriris! Tiu sufiĉe amuziĝis pro tio, ke mi rajdas unuciklon! Aperis ankaŭ listo de kelkaj aliaj, kiuj vizitis la kaŝejon poste en tiu tago.

Nuna humoro: sukcesa
Nuna muziko: Four80East - Drive Time

Komentoj

Uaŭ, tute interesa hobio! Ŝajne oni sukcese transigis la aventurecon de klasikaj historioj pri tezorserĉado (resp. ĉasado) al nia moderna, ĉiutaga vivo.

Unue mi pensis ke temas pri afero limigita al Kanado, sed vi menciis la urbon Vaterlo. Se mi bone komprenis, oni bezonas specialan teknikan ekipaŝjon. Bedaŭrinde...

Nepre informu nin legantoj pri pliaj serĉoj viaj!

Jes, certe temas pri interesa hobio. Kiel skolto mi kelkfoje partoprenis en similaj trezorserĉaj ludoj, sed en tiu tempo oni uzis tre malnovan teknologion... nome mapon kaj kompason! La ludo Geocaching estas aparte interesa pro tio ke temas pri tutmonda afero, kun miloj da kaŝejoj tra la mondo, certe ne nur en Kanado.

Ĝis nun mi trovis kaŝejojn nur en Otavo, sed mi kompreneble planas serĉi aliajn, kiam mi vojaĝos al aliaj lokoj. Eblas ĉiam sekvi mian progreson en ĉi tiu paĝo, kiu listigas ĉiujn kaŝejojn, kiujn mi ĝis nun trovis.

Kutime oni uzas GPS-ilon por trovi kaŝejojn. (Mi mem aĉetis Magellan SporTrak Pro kontraŭ ĉ. 250 USD, sed certe ekzistas pli malmultekostaj.) Sed mi supozas ke oni povus entajpi la koordinatojn de kaŝejo ĉe MapQuest kaj uzi la mapon por serĉi ĝin.

Per "Vaterlo" mi celis tiun en Kanado, kiu troviĝas ĉ. 100 km okcidente de Toronto. Tie troviĝas mia universitato.

Vi devas fari kasxon kun Esperanta priskribo kun ia malkodigilo por ke homoj povu legi gxin... kiom amuza estus tio? :-)

Fakte, estas multaj kaŝejoj, kies koordinatojn oni devas eltrovi per solvado de iu enigmo. Ekzemple, por trovi la koordinatojn de ĉi tiu kaŝejo, oni devas unue trovi la respondojn al kelkaj demandoj pri la unua ĉefministro de Kanado. Certe eblus fari ion similan pri Esperanto. Oni povus eĉ skribi en Esperanto, por ke oni devu iomete lerni la lingvon por trovi la kaŝejon.

Tio estis la ideo! :-D