Vi estas ĉi tie

Apple komencas kolerigi min

Antaŭ du jaroj mi aĉetis iPod-on (aŭ kiel mi ŝerce diras, iPizujon). Dum la unua jaro ĝi bone funkciis, sed poste la baterio rapide malboniĝis. Ĝi devas daŭri ok horojn, sed jam pasint-somere ĝi daŭris nur horon, kaj lastatempe nur 20 minutojn. Do mi resendis ĝin al Apple la 15-an de februaro, kaj pagis 80 dolarojn por nova baterio. Ili ricevis ĝin kaj konfirmis la problemon la sekvan tagon, sed de tiam faris nenion. Kial mi devas tiel longe atendi? Mia opinio pri Apple vere malboniĝas. Baterio devus havi almenaŭ du-tri-jaran vivon, kaj Apple devus pli rapide reagi aŭ almenaŭ ne preni monon de la kliento ĝis ili faras la riparon!

Komentoj

mi same havas malbonan sperton pri produktajxoj de Apple.
mi havis porteblan komputilon G3, kiu funkciis bone dum 1,5 jaroj post la acxetado, sed untage subite gxi cxesis funkcii - evidentigxis, ke io okazis kun videokarto. En moskva servis-centro oni diris, ke eblas sxangxi gxin, kaj tio prenos multege da tempo (cxar oni bezonas sendi la rompitan vk posxte al usono kaj poste atendi la novan, ankaux posxte), kaj tio kostus $500-700. do, pli sagxe estus acxeti novan G3, kontraux $750-800 en tiu cxi situacio (kion ili afablem konsilis al mi)

:)

Saluton, bloganto(j):
Blogoj nun estas maniero nova tre interesa komuniki inter Esperantoparolantoj. Ekzistas jam multaj E-lingvaj blogoj, kaj iliaj temoj kaj stiloj tre varias. Tamen, laux mia scio, ne ekzistas "agregatoro" (programo kiu auxtomate kolektas artikolojn de multaj blogoj kaj montras ilin en la sama pagxo) por Esperantaj blogoj (ekzemplo estas KDE Planet, kiu kolektas la blogojn de programistoj KDEaj). Mi sxatus tiun pagxon fari, kaj volas demandi cxu vi sxatus partopreni. Tehxnike tre simplas, mi nur subskribas je via "feed" (rss/atom) kaj vi nenion bezonas fari. Se vi ne havas "feed", mi povas uzi alian manieron aliri vian blogon.

Bonvolu kontaktu min se vi volas partopreni (shaklev@gmail.com) aux se vi havas ajnajn demandojn/konsilojn. La pagxo versxajne havos la adreson planeto.houshuang.org (mia servilo).

Dankon,
Stian

Argilo saluton. Mi estas nove veninta al Toronto. Longtempe mi deziras acxeti mastruman sistemon Linukso. Mi jam havas Linukson Mandrake 10.1 (kiun mi acxetis en Francio) sur mia komputilo sed gxi ne kontentigas min. Mi mem opinias acxeti Suse Linux 10.1 el la firmao Novell. Sed cxar mi ne bone konas la softvaran merkaton en Kanado mi decidis demandi vian konsilon. Kion vi pensas? Mi preferas acxeti mastruman sistemon sur KD-oj au sur DVD-o.

Saluton Beĉjo. Eble vi ŝatus Ubuntu-on. Vi povas senpage mendi KD-on de Ubuntu-o tie, kaj eĉ instali ĝin en Esperanto.

ili kreis iweb-on, per kiu mi kreis mian esperantan blogon!

http://web.mac.com/teisenmann/iWeb/Esperantanaso/Bonvenon.html