Vi estas ĉi tie

Mi venkis, 510-409!

Skrablo-tabulo

Bonvenon al la skrabloludo!
>>> Komputilo2 gajnis 46 poentojn, ludante HAĜULAN.
>>> Argilo gajnis 69 poentojn, ludante ENDEPONIS.
>>> Komputilo2 gajnis 102 poentojn, ludante EKTIMADUS.
>>> Argilo gajnis 9 poentojn, ludante ŜI.
>>> Komputilo2 gajnis 36 poentojn, ludante HEJTEBL.
>>> Argilo gajnis 178 poentojn, ludante REKURIGO kaj HEJTEBLU.
>>> Komputilo2 gajnis 31 poentojn, ludante PISEM, ŜIP, MI, AS kaj UM.
>>> Argilo gajnis 12 poentojn, ludante OV kaj VE.
>>> Komputilo2 gajnis 35 poentojn, ludante FELON, FE, EK, OR kaj NI.
>>> Argilo gajnis 86 poentojn, ludante SIMBOLAJ kaj MOV.
>>> Komputilo2 gajnis 37 poentojn, ludante ĴOKER kaj MOVO.
>>> Argilo gajnis 36 poentojn, ludante AŬ, LA kaj AŬ.
>>> Komputilo2 gajnis 42 poentojn, ludante ĤI kaj AĤ.
>>> Argilo gajnis 20 poentojn, ludante EDZIN.
>>> Komputilo2 gajnis 22 poentojn, ludante FONTE, NAŬ kaj VET.
>>> Argilo gajnis 44 poentojn, ludante GORĜ kaj EDZINO.
>>> Komputilo2 gajnis 14 poentojn, ludante MEĈ kaj AĈ.
>>> Argilo gajnis 16 poentojn, ludante CITAS.
>>> Komputilo2 gajnis 12 poentojn, ludante NIĈ.
>>> Argilo gajnis 23 poentojn, ludante PAROLIS kaj PO.
>>> Komputilo2 gajnis 40 poentojn, ludante FALU, ALA, LAŬ kaj UJ.
>>> Argilo gajnis 9 poentojn, ludante OVAJ.
>>> Komputilo2 perdis 8 poentojn pro siaj restantaj tegoletoj.
>>> Argilo gajnis 8 poentojn pro tiuj tegoletoj.
>>> La ludo finiĝis.

Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Down To The Bone - Global Village

KunsendaĵoGrandeco
Image icon venko.png49.87 KB

Komentoj

Ho, vi ja estas majstro... gratulojn!

sweet :)

Gratulon! Tio estas bona ekzemplo!!

Ĉu tio estis komputilo je la plej alta nivelo?

Jes, kaj ankaŭ je la plej malalta nivelo ĉar ĝuste nun estas nur unu nivelo. ;-)

Gratulon!

Cxu la komputilo cxiam ludas por akiri la plej multajn poentojn, aux cxu li ankaux ludas defensive?

Nun ĝi simple listigas ĉiujn eblojn, kaj elektas tiun, kiu donas plej multajn poentojn. Evidente tiu strategio sufiĉe bone funkcias, sed la komputilo povus ludi pli bone se ĝi konsiderus la sekvojn de siaj agoj. Sed mi aldonu pli facilan nivelon antaŭ ol programi pli malfacilan. :-)

la komputilo povus ludi pli bone se ĝi konsiderus la sekvojn de siaj agoj

Jes ja. Jen la kompatindulo komencis elspezante ĵokeron por gajni 2 poentojn pli ol gajnus HAĜAN. Ni home feblaj ludantoj danku ke ĝis nun ĝi ne scipovas ne fari tiel.

HO! Ankaux mi gajnis kontraux la komputilo! :-)

Gratulegon! Ĉu vi faris ekranfoton?

Ne, mi ne havis tempon. Sed mi jam faris je kelkaj antauxaj fojoj.

Hejteblu vi!

Ankaŭ pri verboformo uzanta kaj EK- kaj -AD- mi emas dubi. Kiel uzi ĝin? Kiel kompreni ĝin?

Eble iu dum iu tempo timus ofte sed ĉiufoje nur momente aŭ almenaŭ tre mallonge. Eble iu iam ekus timi per timo kiu longe daŭrus sen paŭzo. Eble ambaŭ do ektimadus. Ĉu leganto aŭ aŭskultanto komprenos pri kia ektimado temus, el tiuj du specoj aŭ eventualaj aliaj?

(Mi levas la demandon al vi nur ĉar estas vi kiu instruis al la komputilo, kiel kaj kion ludi. Pri tio, flanke kaj iom malfrue, gratulegon!)

La komputilo simple uzas la vortaron de aspell.

Kaj kian programon mi uzu por legi la dosieron ĉe

ftp://ftp.gnu.org/gnu/aspell/dict/eo/aspell-eo-0.50-2.tar.bz2 ?

Alia maniero vidi la saman vortliston same bonus...

Uzu la programon aspell. Eblas elŝuti vindozan version ĉi tie.

Gratulon, vi ja majstras la Esperantan skrablludon!

Mi rimarkis, ke mi pli ŝatas la francan skrablludon ol la angla ĉar ĝi ofertas laŭ mi pli da eblecoj interalie dank'al la multaj francaj verbaj finaĵoj. Kvankam mi neniam jam ludis skrablludon Esperantlingve, ŝajnas eĉ pli interesa ol la franca versio. Vidante vian ekranfoton, ŝajnas, ke la Esperanta versio de la ludo ofertas tre interesajn eblecojn dank'al la fleksebla vortfarado en Esperanto, ĉu ne? (vortklasfinaĵoj, kunmetitaj vortoj, afiksoj, elizio...)

Jes, ĝuste. Fakte la komputila ludanto havas preskaŭ milionon da vortoj en sia vortaro! :-)

..Eble iam mi supervenkos vin...
Unue mi lernu la ludon...
ĝis ... verdasteloĉentica.com