Vi estas ĉi tie

Skrablo

Ĉi-semajne mi multe prilaboris mian skrablo-ludejon. Mi korektis kelkajn cimetojn, donis al ĝi novan fasonon, kaj plej grave, mi aldonis artefaritan inteligenton. Jes, finfine eblas ludi skrablon kontraŭ la komputilo! La nura problemo estas, ke la komputilo ludas iom tro bone. Ĝis nun mi ne sukcesis venki super ĝi. :-) Mi devos aranĝi ke estu kelkaj niveloj.

Tre strange, ke mi ne havis fortojn por prilabori la ludon dum mi estis senlabora, sed nun kiam mi laboras ok horojn tage, mi emas pasigi miajn vesperojn programante. :-) Nepre komentu se vi havas ideojn por pliaj plibonigoj al la ludejo. Kredeble mi daŭrigos la programadon venontsemajne.

Nuna humoro: kreema

Komentoj

Funny. I actually just started looking at some programming stuff myself, basically trying to modify centerICQ to support the new version of the AIM protocol (TOC2). I think I'm going to just clone the Miranda implementation, which presumably works free and is GPLed. Of course, this requires a lot more work than just reimplementing TOC since there's ramifications in the UI and the handling of the contacts etc. etc... Should be a fun project!

You should also add English to your scrabble game so I can play it :)

Actually I'm almost finished internationalizing it. Teodora wants to play it in Bulgarian. :-)

Good luck with centerICQ!

Estas fakte tre facile gajni. Oni nur devas meti ajnajn literojn en bonaj lokoj. :)

Nu, jes. La komputilo nun akceptas ĉion. Mi programis ĝin tiel, ĉar plej verŝajne mankas multaj kunmetaĵoj en ĝia vortaro. Feliĉe mi jam elpensis solvon: mi povus uzi ankaŭ la vortdividilon de la vortaro de lernu!. Povus esti, ke ankaŭ ĝi malakceptus validan vorton, sed mi povus aranĝi ke la komputilo senkondiĉe akceptu kiam la uzanto realmetas rifuzitan vorton.

Mi ne sukcesas malfermi ĝin per mia komputilo. Aperas nur ekrano sen enhavo, kiel mi montras sube. Ĉu vi povas imagi la kialon? Mi uzas Vindozo98. Ĉu estas tiu la problemo?

problemo

Alie, gratulon pro la re-programado. Skrabo certe estas nun eĉ pli interesa kaj amuza. ;^)

La reprogramita ludo postulas pli novan version de Java. Ĉu funkcias en via komputilo la babilejo de lernu!? Ĝi postulas la saman version.

Se la komputilo vere venkas vin ĉiufoje, tio estas ege timiga, ĉar - se mi estas bone informita - vi mem estas timige forta skrablisto. Almenaŭ tion asertis Dejv Kofin, kiu, kvankam mem timige lerta skrablisto, evidente rigardas vin kiel apenaŭ atingeblan majstron.

Sed mi komprenas, ke komputilo provizita per bonkvalita vortlistego, havas en skrablo grandegan avantaĝon super homo.

Hey Clayton!

Haven't seen you in a while, hope things are going well for you in grad school, or wherever you are now.

Lino

Hey Lino! I finished my degree back in January, and now I'm working in Ottawa at Entrust. What are you up to these days?

Mi ofte vidas "nura" tiel, sed devas esti "sola", ĉu ne?

Jes, laŭ ReVo vi pravas. Dankon pro tiu atentigo!

La maŝino supervenkis ? Honton al vi !
Tio ja montras la malsuperecon de tiu arterfarita lingvaĉo : Esperanto ;-)) Jen, tiu ĉi estas la plej grava cimego.. Forskrapu ĝin...Kaj tiel ree montros la superecon de vera lingvo... Jen ni, homoj, supervenku la maŝinaĉon.. eĉ se programita de superva via cerbo .....

De paĝo al paĝo atingis vin, kaj revenos... verdasteloĉenticapunktocom....
Mi superŝutu vin per rubmesaĝado (spam se vi preferas) : Mi blogetas en monfoutoir.

(Mia 8jara lernado (+ mia pigremo) de la angla estas iom malsufiĉeta por kompreni la signifon kaj klarigojn de la vortoj OpenId..)