Vi estas ĉi tie

Komenco, rekomenco, kaj rerekomenco

Antaŭ unu semajno, mi komencis labori por Entrust. Ĝis nun la nova posteno tre plaĉas al mi! La konstruaĵo estas tre bela. Ĝi havas grandan ripozejon sur ĉiu etaĝo, kaj eĉ bilardan tablon, kiun mi kaj mia ĉefo uzis dum nia tagmanĝo hodiaŭ. Mi ankoraŭ devas iom prepari min antaŭ ol ekfari veran laboron, sed mi havas la impreson ke la laboro estos tre interesa.

Fakte mia ĉefo kaj mi havas plian komunan intereson krom bilardo, nome ĵongladon! Li sciigis min pri loka ĵongla klubo kiu renkontiĝas eĉ du fojojn semajne. Post tre longa tempo sen ĵonglado mi vere ĝojas pri tio. Mi nepre ĉeestos la postmorgaŭan renkontiĝon!

Plia interesa afero estas tio, ke [info]arono rerekomencis la projekton Radio Verda, ĉi-foje kiel podkastejon. Mi tre ŝatas la novan formaton, kaj deziras al la projekto longan vivon! Nun mi elpensu ian kontribuaĵon...

Komentoj

Ĉu estas sekreto por ĵonglado? Neniam mi povas fari ĝin, kaj mi provis multe! Ankaŭ mi antaŭgojas Radio Verda kiel podkasto.

Mi ĝojas ke via laboro plaĉas al vi. Ĝi daŭru tiel.

Simple necesas tre multe ekzerci sin. Kutime 10 horoj da ekzercado sufiĉas por lerni kiel ĵongli tri pilkojn. Sed iuj lernas pli rapide, aliaj malpli rapide.

Ha, mi amas tiajn modernajn entreprenajn politikojn, kiuj miksas laboron kaj tempopasilon! =^D
Kiaj ĵonglaĵojn vi faras?

Kiajn ĵonglaĵojn, kompreneble... x^)

Mi ĉefe ĵonglas pilkojn kaj keglojn. Mi ne faras multajn artifikojn, nur stebas por ĵongli kiel eble plej multajn objektojn samtempe. Mi povas sufiĉe bone ĵongli kvin pilkojn, kaj komencas iom sukcesi pri kvar kegloj.

[18:36] Iskander - in waterloo: "magda concurred", said alex, analytically

'llo from the 'loo. Here till Thursday-ish, in the 'ssauga burb till Sunday-ish. We should at least talk on the phone if you can't make it down here before I head back out to the wild west :)

http://www.livejournal.com/users/atagnul/4240.html