Vi estas ĉi tie

Nova laboro

Post pluraj monatoj da laborserĉado, finfine venis konkreta rezulto! Antaŭ kelkaj tagoj, Entrust ofertis al mi laborpostenon, kiun mi tuj akceptis. Mi komencos labori tie post unu semajno. Entrust estas unu el la plej grandaj firmaoj, kiuj faras softvaron por komputila sekureco. Mia laboro tie estos certigi ke ilia softvaro estas sekura kontraŭ la plej lastaj atakoj. Sonas al mi tre interese!

Nuna humoro: optimisma
Nuna muziko: DĴ Kunar - Funk (R&B Version)

Komentoj

Gratulon, matematikisto!

Mi deziras al vi bonŝancon ĉe via nova interesa laboro. =^D

Dankegon!

Vi estas mia heroo!!!

Interese ja! Ĉu vi scias ĉu via laboro ankaŭ donos al vi oportunon uzi teorian matematikon por analize aferojn abstrakte, aŭ ĉu plejparte postulas scion pri specifaj programoj kaj atakoj?

Laŭ mia kompreno, mia laboro plejparte rilatos al specifaj programoj kaj atakoj. Sed multaj el la programoj de Entrust uzas kriptografion, do scio pri la koncerna matematiko povus foje esti utila.

Kompreneble mi havos pli klaran bildon pri ĉio post kelkaj semajnoj...

Eble mi provu haki vian sistemon. ;-)

Kiel bonege! Mi deziras al vi longan kaj prosperan metion. :-) Bonsanĉon, sinjoro.

Multajn dankojn!

Ĉu vi estas Fromagxo de AIM? Ni babilu venontfoje!

Ja, tiu estas mi. Espereble mi povas babili kun vi ĉi-semajnfine. Mi okupiĝis ĉe lernejo tro multe. :-) Mi antaŭgojas vidi vin.