Vi estas ĉi tie

Laborserĉado

Antaŭ unu monato, sufiĉe ripozinte post la fino de miaj universitataj studoj, mi komencis serioze serĉi laborpostenon. Jam mi kandidatiĝis por 14 postenoj, sed ĝis nun venis nenia reago. Pri tio mi tamen ne maltrankviliĝas. La plej interesaj postenoj estas en la Kanada registaro, kiu onidire ne rapide respondas.

Aliteme, mia kalendaro estas sufiĉe plena je interesaj okazaĵoj. De la 21-a ĝis la 23-a de majo, okazos Esperanto-renkontiĝo en Toronto, kiun planas ĉeesti mi, [info]arono, [info]ruckachoni, kaj espereble ankaŭ Jason. Je la 28-a de majo edziĝos mia bona amiko Vince. Inter tiuj du eventoj mi planas viziti miajn gepatrojn. Je la 18-a de junio okazos mia magistriĝa ceremonio. De la 29-a de junio ĝis la 27-a de de julio mi kaj [info]teodora ferios en Bulgario. Certe ne mankos temoj por estontaj taglibraj enskriboj!

Nuna humoro: malsata
Nuna muziko: Funk in Bangladesh

Komentoj

Bonŝancon pri la serĉado!!!

He mi sonĝis pri vi kaj Teodora ĉisemajne. Mi rakontos pli baldaŭ.

http://www.gojobs.gov.on.ca/

Dankon pro la ligilo. Ĝuste nun mi vidas nenion interesan en Otavo, sed mi supozas ke povus aperi io.

Jes kontrolu de tempo al tempo. :)

Bonŝancon, amuziĝu kaj... manĝu ion! :)

[]-n!

Ŭaŭ - plena monato en Bulgario! Kiom ekscite!

Mi ankoraŭ havas vian bulgaran lernolibron sed mi redonos ĝin al vi je la venonta renkonto. Mi ne finis pri ĝi, sed mi kopiis la tuton. :)

Ĉu ni kvar eble biciklu ĉi-semajnfine? Ŝajne estos tre bele!

Здрасти, Ароно!

Espereble mi sukcesos plibonigi mian bulgaran dum tiu monato. :-)

Ni ege ŝatus bicikli kun vi! Ni ankoraŭ ne havas planojn por la semajnfino, do vi povas laŭplaĉe elekti tagon kaj horon.

Grandan feliĉon en serĉado! Mi ankaŭ serĉas laborlokon por fari mian praktikon post la tria kurso de universitato. En la unversitato ni havas devon labori 14 semajnoj (5 foje semajne, 8 hore tage)!! Sed mi estas fremdulo en Ĉeĥio kaj tio de tempo al tempo faras al mi problemojn..

Vi devus iĝi matematika konsilisto por NUMB3RS!

Haha, tio multe memorigas pri Mathnet!

De tempo al tempo mi renkontas aliajn barbitajn uzantojn de Linux kiuj
laboras pri komputila sekureco kiam ili ne jxonglas. Malpli ofte ili
ankaux dividas mian intereson ludi Skrablon en Esperanto. Sed ja
estis suprize auxdi ke mia nova amiko Argilo ankaux estis in Bulgario
samtempe in Julio, 2005.

Mi devas demandi, precize kie en Bulgario? Mi estis en Sofia,
Dorkovo, Velingrad, kaj Bansko dum la lastaj tagoj de Julio, kaj sekve
en Koprivshtitsa.

Kaj kiel nomigxas en Esperanto longan maldikan plektajxon da haroj?

Komparu:
http://www.argilo.net/
http://mcburnett.org/neal/

Kun plezuro,

Neal McBurnett http://mcburnett.org/neal/
GPG/PGP signed and/or sealed mail encouraged. Keyid: 2C9EBA60