Vi estas ĉi tie

Biciklado

Dum la paskaj ferioj mi vizitis miajn gepatrojn. Kiel ĉiam, estis tre plaĉe resti kun ili dum kelkaj tagoj. Cetere mi revidis multajn delonge neviditajn amikojn de miaj bazlernejo kaj mezlernejo.

Kiam mi revenis al Otavo, mi alportis mian biciklon, kiun mi jam delonge ne uzis. En Otavo estas tuta aro de biciklaj vojoj, de kiu mi volas profiti. Tion mi komencis pasintsemajne, kaj daŭrigis ĉi-matene per 30-kilometra bicikla vojaĝo. Mi esperas dum la sekvaj semajnoj esplori la tutan aron!

Nuna humoro: energioplena
Nuna muziko: Down To The Bone - You're The Only Reason

Komentoj

Antaux nelonge mi ekbiciklas al laboro, foje sentas min kiel dum feriaj tagoj...

Cyrille

Ha, bone!
Bicikli estas amuza gimnastiko kaj pura translokiĝmaniero. :)

Kaj la bona novaĵo estas ke vi eĉ povas bicikli verdvoje! ;)

Mi antau du jaroj 3-4foje biciklis al mia lernejo, kiu estas 11km-ojn, do proksimume 50 minutojn for per biciklo, char kelkloke en Budapeshto estas ache longe atendi che la trafiklumoj, daurus malpli kompreneble. Nun mia biciklo estas malbona, mi shatus ghin riparigi, sed ne havas monon. Se mi tamen faros, mi daure havos tutan biciklan vojon ghis la fino!!! Mi ghojas pri tio...

Jes, kaj mi nepre laudu vian belan novan foton! Tre placha! Biciklu bone kaj multeeeee!

:) Stela

Ankaŭ en Otavo biciklado povas esti pli rapida ol veturado, almenaŭ dum la trafikaj pinthoroj. Ĝuste nun mi nek studas nek laboras, do mi simple biciklas sencele tra la urbo. :-) Sed espereble mi baldaŭ trovos laborpostenon atingeblan per biciklo.

Rilate la foton, mi devas danki mian fratinon, kiu faras por mi belegajn plektaĵojn. :-) Eble mi lernu mem fari, por ke mi ne devu viziti la familion, 750 km for, por havi plektaĵon. ;-)

En Nederlando estas pli da eblecoj bicikli! Cxie bicikleblas! :)

Vere mirigas min, kiom da homoj legas mian taglibron! Ĉu vi povas malkaŝi al mi vian nomon?

mi estas pilko - cxu konas vi min?

Mi ne rekonas tiun nomon. Ĉu ni iam renkontiĝis?

En Nederlando vi povus bicikli por cxiam