Vi estas ĉi tie

Nova kaj malnova ludoj

Hieraŭ vespere [info]teodora kaj mi eliris kun [info]ruckachoni kaj [info]arono. Komence ni planis iri al la japana/korea restoracio "Joy", sed ĝi estis plena. Do ni iris al la sufiĉe proksima japana restoracio "Ichibei", kie ni ĉiuj ĝuis la aparte bongustan manĝaĵon.

Poste ni iris al la apartamento de [info]ruckachoni kaj [info]arono por provi la de ili nove aĉetitan ludon "Catch Phrase". Tiun ludon ludas du teamoj. Teamano en sia vico vidas vorton, kaj devas kiel eble plej rapide igi siajn kunteamanojn diri tiun vorton (sen diri la koncernan vorton, kompreneble!). Poste ano de la kontraŭa teamo vidas alian vorton kaj devas same fari. Estas tempolimo, kaj kiu teamo havas la vicon kiam finiĝas la tempo, tiu teamo malgajnas. Ni trovis la ludon tre amuza, kaj plurfoje ludis.

Ni ludis ankaŭ la kartludon "Uno", kiun mi jam de pluraj jaroj ne ludis. Temas pri simpla ludo, sed evidente ne sufiĉe simpla por mi, ĉar mi eĉ tri sinsekvajn fojojn forgesis la saman regulon kaj estis punita. ;-) Sed iel mi en la fino sukcesis gajni la ludon.

Komentoj

Amuuuuze! ĉu mi rajtos kunludi se mi transloĝiĝas al Otavo?

Jes, kompreneble!

Mi eĉ ne sciis ke vi pripensas veni al Otavo! Kiel statas viaj planoj nun? Mi aŭdis nur pri ebla plano veni al Toronto por reekstudi universitatnivele. Estus belege se vi venus al Otavo, ĉar la urbo vere fariĝas la kanada centro por junaj E-parolantoj. Jam loĝas ĉi tie [info]ruckachoni, [info]arono, mi, Jason Hooper, kaj Ian Wheeler.

Mi havas multajn malfermitajn pordojn. Unu ideo mia estas iĝi armea lingvisto/komunikadisto, kaj oni tre verŝajne sendus min al la bazo Leitrim (sude de Otavo).

Alia ideo estas reiri al mia Toronta laboro, kiun mi malŝatis, sed studi parttempe ekzemple.

Alia ideo estas simple resti en Monktono aŭ eĉ iri al Halifakso.

Vidu http://www.livejournal.com/~sonjaaa/96647.html

Tiu ludo sonas ege kiel "Taboo!":

http://www.boardgames.com/taboo.html

Vi devas sciigi viajn kunteamanojn de la vorto kiun nur vi povas vidi, kaj devas fari gxin kadre de la donita templimo. Estas rondoj de amuzo ludante tiajn ludojn.

Jason

Kian japanan manĝon vi manĝis? Mi amas la japanmanĝaĵon.

Mi manĝis nudelan salaton, miso-supon, kaj kokidaĵon kun terijakia saŭco, kaj trinkis iom da varma sakeo.