Vi estas ĉi tie

Jen ĝi...

Jam plurfoje mi menciis ĉi tie mian disertaĵon. Nu, finfine ĝi estas akceptita de miaj profesoroj kaj de la universitato, kio signifas ke mi nun estas magistro pri matematiko! Por tiuj, kiuj interesiĝas, jen ĝi:

Digital Signcryption

Nuna humoro: produktema
Nuna muziko: Interstate 77 Soundtrack - 07

KunsendaĵoGrandeco
PDF icon Digital_Signcryption.pdf395.47 KB

Komentoj

Gratulon!

Sed kial via disertaĵo estas skribita en iu stranga lingvo, anstataŭ en Esperanto?

Nu, mi pripensas iam traduki ĝin en Esperanton. Sendube tio surprizus mian gvid-profesoron, kiu cetere estas Esperantisto... eĉ iama estrarano de TEJO. :-)

Pr[A wins] <2+ negl(k)

Mi pensas ke nek esperante, nek portugale mem, mi komprenus tiun disertaĵon, hehe.

Ĉu vi komprenas tiun parteton? Eble mi klarigu...

A estas atakanto, kiu penas ekscii ion pri ĉifritaj mesaĝoj. Li ludas ludon, en kiu li elektas du mesaĝojn, unu el ili (li ne scias, ĉu la unua, ĉu la dua) ĉifriĝas, kaj poste li devas diveni kiu.

Tiu neegalaĵo signifas ke A ne povas gajni signife pli ofte ol duontempe. Certe li povus gajni duontempe se li hazarde divenus, ĉar estas nur du ebloj. Se li ne povas gajni signife pli ofte ol tio, oni konsideras la ĉifrosistemon sekura, ĉar atakanto efektive lernas nenion pri ĉifritaj mesaĝoj.

Tiel ŝajnas facila afero. 8^)
Sed, certe, ne hazarde vi eĉ lasis la taglibron, dum iam, por skribi ĝin...

Simile mi pensas ke multo en la disertaĵo estas facila, nur foje la terminoj kaj simboloj estas konfuzigaj. :-)

Certe mi devis dediĉi multe el mia libera tempo al la verkado, sed nun mi revenas al la taglibra mondo. :-)

congratulations, master :)

Come to Waterloo the first week of February, there's a good chance I will be there for a recruiting trip. :)

Cool, let me know exactly when you'll be there. I might well be able to drop by!

Gratulon!!!!!!!!!!!!

Gratulon!!! :^D

Ĉiuj tiuj, kiuj plenkomprenas tiun sciencon, meritas tutan mian respekton! Ĉar mi tre ŝatas matematikon, malgraŭ matematiko malamegi min...

Ĉu vi estos instruisto?

Nek mi, nek iu alia plenkomprenas matematikon. :-)

Vi uzas tre matematikan nomon ĉi tie. Ĉu vi studas matematikon en universitato, aŭ nur aparte ŝatas ĝin?

Pri mia estonteco mi ankoraŭ ne plene certas. En mia urbo troviĝas la landa registaro, kiu ja dungas iujn kriptografiistojn. Krome estas kelkaj firmaoj kiuj okupiĝas iom pri kriptografio. Pri tiuj ebloj mi plej interesiĝas ĝuste nun, sed ankaŭ mi ŝatas instrui, do eble mi faros tion iam estonte.

Mi pensas, ke vi estos bona instruisto. Bone por viaj estontaj lernantoj. :^)
Kaj ne, mi ne studas matematikon. Mi kursas bibliotekonomion (aŭ scienco de informado, kiel kelkaj homoj nomigas).
Mi neniam bonis pri matematiko, sed ĝi ĉiam ŝajnis al mi bela kaj mistera. Kiam mi bezonis vere lerni ion pri matematiko (por fari la teston celante aliĝi fakultaton), mi multe dediĉiĝis al tiu lernado. Tiel, mi ekkomprenis *iomete* pri ĝi, do mi vidis ke matematiko bonadis. :^) (kutime oni ekŝatas, kion oni batalas por, sukcese, lerni).
Mi jam forgesis preskaŭ ĉiujn la teoremojn, kiujn mi lernis. :^(
Sed matematiko daŭras bela - kaj, precipe, mistera. :^P

APLAŬD'! APLAŬD'!

Magistro Argilo ROKAS!

Multajn dankojn pro la donaco! Mi tre ŝatas ĝin!

Jes, jes, jes! Mi ankaux tre-tre-tre gratulas al vi :) Mi scias nenion pri matematiko, respektinde via laboro estas :)))))) Kisojn, Stela

Mi aliĝas al la laŭdoj kaj esprimas miajn humilajn kaj mojosajn gratulojn al la Argila magistro-majstro-moŝto matematika!

Gratulojn!! Gxi aperas esti konfuzanta artikolo kaj studobjekto. =P