Vi estas ĉi tie

Esperantlingva muziko

Lastatempe mi multe pligrandigis mian Esperantlingvan muzikokolekton. Antaŭe mi posedis nur du albumojn:

  • Merlin - Por la mondo
  • Merlin - Ho! Mia kor'!

Tiujn du diskojn afable donacis al mi Neusa Priscotin Mendes de Brazilo, kiun mi ekkonis jam kiel komencanto. Aldoniĝis al tiuj du la sekvaj albumoj, kiujn mi mendis de Vinilkosmo:

  • Dolcxamar - Lingvo intermonda
  • Esperanto desperado - Brokantaĵoj
  • Esperanto desperado - Hotel desperado
  • Kore - Kia viv'
  • La porkoj - Ŝako
  • Persone - 62 minutoj
  • Persone - En la spegulo
  • Persone - ...sed estas ne
  • Persone - Sen
  • Team - Ora team'
  • Thierry Faverial - La ŝosoj de l' utopi'

Ĝis nun mi ne sufiĉe profunde aŭskultis ilin por detale prikomenti ilin, sed mi povas diri ke jam infektas min kelkaj el la kantoj: "Ĵaluzo" kaj "Vivo-riske" de Kore, "Ĉu neniam plu" kaj "Estu ĉiam" de Persone, "Festeno" kaj "Ĉu vivas vi?" de Esperanto desperado, kaj "En kaĉ'" de Team.

Nuna humoro: denove energioplena
Nuna muziko: Persone - Estu ĉiam

Komentoj

Ora Team'!!! Por cxiam! Mi sxategas!!! kaj mia kasedo jam preskaux tute fusxas, gxi estas tiom malnova... :) Nepre gxuegebla!

Jes, certege!

Mi faris kopion por ke la originalo ne detruiĝu. Mi jam aŭskultadis ĝin multmultfoje. Plaĉas al mi preskaŭ ĉiuj kantoj, sed miaj preferataj estas En kaĉ', Nun ni plu kunas, Eta ŝtormo nokta, Reklamo al silento, Volas ni, Jen mia numero, kaj Via eta timo. Nu, eble estus pli simple listigi tiujn, kiuj ne estas miaj preferataj. ;-)

Jes, mi ege ege ege ege ege sxatas tiun kasedon. Argilo, mi faris jam mp3-dosierojn de tiu kasedo, se vi preferos havi ciferecan formon. Ege ege ege placxas (tiklas?) min ke la kantoj estas en la stilo de la 80-aj jaroj.

Mi devas mendi la duan diskon de Esperanto Desperado; mi ne havas tion. Kaj cxu jam la dua disko de Dolcxamar eldonigxis? Ho... kaj cxu vere mi ne havas la kodon "62 minutoj" de Persone? Povas esti. Mi diru al vi ke la disko "Povas esti simple" de Persone tre placxas al mi, do vi provu plenigi tiun truon en via kolekto :P

Frue en mia livejournal-o, mi skribis pri la kantoj de "Sen" kiujn mi sxatas. Do vi povas legi miajn opiniojn tie. "Estu cxiam" ja estas tusxa (aux almenaux kapenira) kanto.

Mi ne auxdis la nomon Faverial, do mi scivolas pri viaj impresoj de tio -- cxu kasedo?

Se iam vi volas auxskulti E-an muzikon por decidi kion aldoni al via kolekto, vi certe rajtas auxskulti kion mi havas.

Sal Jakobo!

Mi tre ŝatus havi la kantojn de Team en MP3-dosieroj. Mi pripensis mem MP3-igi ilin, sed ĝuste nun mi ne havas altkvalitan kasedludilon por ligi al la komputilo. Do nepre sendu al mi kiam vi venontfoje estos en la reto!

La dua disko de Esperanto Desperado tre plaĉas, do nepre mendu! "62 minutoj" haveblas nur kiel kasedo, do tial vi ne havas la KD-on. ;-) Se vi iam aĉetos ĝin, nepre faru MP3-ojn kaj sendu al mi. Mi volis mendi "Povus esti simple", sed ĝi momente estas nehavebla (almenaŭ de Vinilkosmo, eble mi kontrolu ĉe aliaj vendejoj).

Thierry Faverial jam faris du diskojn, kiujn eblas mendi de Vinilkosmo. Mi mendis la duan pro unu kanto, "Iluzio". La aliaj estas bonkvalitaj, sed ne vere laŭ mia stilo.

Por mi KD-igi (kaj poste MP3-igi) Esperanto-kasedojn estas pasinta projekto (el la jaro 2001). Cetere mi ankaŭ havas akordojn de la plej multaj Team'-kantoj en Esperanto (pri la farado mi jam skribis en mia taglibro, fakte freneza afero).

Thierry Faverial estas membro de "La Kompanoj". Sole li pli konvinkas min. Jam la unua albumo montris interesajn elementojn, kaj la tri pecoj de la nova, kiujn mi aŭskultis, sonas eĉ pli bone. Ankoraŭ ne "perfekta", sed sur la ĝusta vojo...

Krom la duan Faverial-KDn, mi posedas ĉiujn de vi listigitajn albumojn. Mi plie jam skribis recenzon pri multaj el ili. De la plej novaj Vinilkosmo-KDj mi havas ekzempleron, sed ankoraŭ ne trovis la tempon por aŭskulti ilin...

Saluton, Clayton! Se vi kolektas ankaux MP3-dosierojn por pligrandigi vian muzikkolektn, nepre rigardu musicexpress.com.br kaj ecx mian propran hejmpagxon ( www.rogerborges.com ), kie eblas elsxuti kelkajn kantojn senpage.

Mi jam elŝutis pli malpli ĉiujn E-ajn MP3-ojn de MusicExpress, kaj mi havas ĉiujn viajn MP3-ojn. Aparte plaĉas al mi "Amindumi en interret'"!