Vi estas ĉi tie

Denove libera!

Kiel vi verŝajne rimarkis, mi dum du monatoj nenion signifan skribis en mian taglibron. Ĉiun fojon, kiam mi ekemis skribi ion, mi pensis al mi ke mi pli bone prilaboru la disertaĵon. Ĉu tio en la fino okazis, tamen estas alia afero...

Ĉiaokaze nun mi multe pli ofte skribos, ĉar la disertaĵo nun estas (plejparte) malantaŭ mi. Hieraŭ mi donis ĝin al la Oficejo de Postbakalaŭraj Studoj, kaj al la tri profesoroj (inkluzive de mia gvid-profesoro) kiuj legos ĝin. Nun mi nur devas atendi ĝis la 7-a de januaro, kiam tiuj profesoroj aŭ aprobos ĝin tia, kia ĝi estas, aŭ petos revizion.

Hieraŭ ankaŭ estis grava tago ĉar la Supera Kortumo de Kanado donis sian opinion pri edziĝo de samseksaj paroj. Ili deklaris ke estus laŭkonstitucie permesi edziĝon de samseksaj paroj, kaj ke la Parlamento de Kanado rajtas ŝanĝi la difinon de edziĝo. La Liberala Partio (kiu nun formas la registaron) anoncis ke ili klopodos fari tion komence de la nova jaro. Bedaŭrinde pluraj deputitoj de tiu partio jam indikis ke ili voĉdonos kontraŭ tio, sed feliĉe estas du aliaj partioj (la Nova Demokratia Partio kaj la Bloko Kebekia) kies deputitoj forte subtenas la iniciaton. (La Konservativa Partio forte kontraŭas.) Do estas verŝajne ke la proponota leĝprojekto sukcesos.

Nuna humoro: sukcesa
Nuna muziko: Patrice Rushen - Remind Me

Komentoj

Ĉu vi planas edziĝi al alia viro? Tio estas nura scivolemo; mi eĉ ne scias ĉu vi estas sam- aŭ aliseksemulo. Sed mi antaŭ tiu ĉi enskribo ankaŭ ankoraŭ neniam atentiĝis pri tio, ke vi loĝas en Kanado.

Ĉiuokaze mi esperas, ke la leĝo efektiviĝos, ĉar mi pensas, ke estas nepravigebla diskrimiacio, se samseksemuloj ne rajas edziĝi aŭ edziniĝi unu al la alia.

Ironie, mi estas aliseksemulo kiu tute ne planas edziĝi. (Mi loĝas kun mia amikino jam de du jaroj, sed ni estas senreligiaj kaj geedziĝo ŝajnas al ni religia afero. Jam laŭ la kanada leĝaro ni estas agnoskataj kiel paro.) Mi aparte interesiĝas pri la temo ĉar pluraj el miaj amikoj estas samseksemuloj. Sed certe mi eĉ sen tiaj amikoj subtenus la leĝprojekton ĉar ankaŭ mi pensas ke la nuna leĝo estas diskriminacia.

Mi jxus estis en Nov-Zelando, dum kiam la parlamento (ministr-ar-o?) legx-igis "sxtatajn unuigxojn" ("civil unions"?). La vortumado de la nova legxo estas tia ke la legxo tauxgas por iuj ajn kiu volas la kontraktajn rajtojn de ge-edzigxo sen ge-edzigxi -- aux pro tio ke la paro ne povas (estante la saman sekson) aux pro tio ke la paro ne volas (ekzemple, ne religiemo pri la afero).

Sxajnas ke la legxo en Novzelando elvenas el "akto" (cxu tio estas vorto? do, "legxo) kiun subtenis la parlamenton en 1993, kiu nomigxis "Homa Rajta Deklaro 1993" ("Human Rights Act 1993"). Tiu donis 5 novajn ecojn laux kiu oni ne povas diskriminacii, kaj du estis seks-am-prefero kaj ge-edzigxa stato. Do, sxajnas ke du sekvaj registaroj tralegis la sxtatajn legxojn por trovi kie povas esti diskriminacio kaj nun post 11 jaroj oni finfine sxtopas truon pri diskriminacio de rajtoj de paroj -- laux tiuj du menciitaj ecoj.

Rebonvenon! =:^D

Mi gratulas al Kanado pro la serieco pri tiu temo.

Gratulon pro la (preskaŭa?) fino de via laborego! Ĝuu viajn ripozajn semajnojn certe meritatajn!

estas bonEGa esti libera, ne?
mi havas nur unu tago de libera ĝis abiturientaj ekzamenoj. :'[

...kial estas ni usonanoj tioma malantaŭ? y_y

Bonŝancon en viaj ekzamenoj!