Vi estas ĉi tie

Konscia sonĝo

Hodiaŭ matene mi por la unua fojo havis sonĝon, en kiu mi konsciis, ke temas pri sonĝo. En tiu sonĝo, mi ludis la bulgaran kartludon Belot (kiun mi lastatempe lernis) kun [info]amuzulo kaj [info]arono (sen kvara ludanto, malgraŭ tio, ke eblas ludi nur kvarope). En tiu ludo, ĉiu ludanto ricevas po ok kartoj, sed en la sonĝo mi havis ĉirkaŭ duoble tiom en la mano. Mi konstatis ke tio estas ioma strangaĵo, sed ne multe pripensis la aferon. Miaj kartoj estis tre bonaj, kaj mi certis ke mi gajnos. Dum mi ordigis ilin, mi rimarkis ke mi havas du karoajn naŭojn. Tio pli profunde pripensigis min, kaj post iom da cerbumado mi subite ekkomprenis: la neklarigeblaj nelogikaĵoj okazas, ĉar temas pri sonĝo! Mi tuj ekscitiĝis kaj fiere deklaris al miaj kunludantoj, "Mi konstatis, ke temas pri sonĝo! Mi konstatis, ke temas pri sonĝo!" Sed tuj evidentiĝis ke ne nur en la sonĝo mi krias tiujn vortojn -- [info]teodora aŭdis la vortojn kaj vekis min, pensante ke mi spertas inkubsonĝon.

Nuna humoro: pripensema

Komentoj

Gratulon. :) Antaŭ multaj jaroj, mi volis lerni kiel sperti konsciajn sonĝojn, kaj legis libron pri la temo. La ĉefaj sugestoj, kiujn mi nun memoras, estis: zorge memoru vian sonĝon kiam vi vekiĝas (antaŭ ol vi faros ion ajn alian, eĉ antaŭ ol vi malfermos la okulojn kaj distros vin per aliaj aferoj), kaj tiam skribu ĝin en sonĝtaglibron. Tio ja helpis min pli bone memori la sonĝojn, kaj finfine rekonis la sonĝojn kiel sonĝojn dum mi spertis ilin, kaj nun mi ofte scias ke mi sonĝas kaj memoras la sonĝojn poste. Estas amuza hobio ja. :)

Ĉu vi skribas sonĝtaglibron?

Por mi ne estas granda problemo memori sonĝojn, mi pensas ke mi memoras eble po du por nokto, kaj mi skribe fiksas nur tiujn, kiujn mi opinias interesaj. Mi ne tre ofte havas konsciajn sonĝojn, sed ekde kiam mi komencis legi pri ili, mi havas ilin multe pli ofte. Mi kredas, ke estas por mi pli verŝajne, ke mi efektive havos tian sonĝon, se mi volas tion.

Jes, ankaŭ laŭ mi temas pri amuzaĵo. :P

Dependas de mia humoro. Lastatempe mi ne ofte skribas miajn sonĝojn, sed de tempo al tempo mi skribas ilin preskaŭ ĉiumatene. Mi rimarkas ke mi pli bone memoras ilin poste se mi skribas ilin. Sed ofte mi ne sufiĉe volas memori ilin, do mi ne skribas!

Plue, mi rimarkas ke inkubsonĝoj ne ĝenas min kiel iujn homojn - male, mi kutime ĝuas ilin kiel interesan amuzan rakonton (kaj ofte pli bone memoras ilin poste)! Eble tio estas pro mia konstato ke la timiga situacio nur estas sonĝo.

Nenio pli belas ol krii Esperantajn vortojn dum oni sonĝas... ;-) ...kaj vi kompreneble ludis por du personoj, ĉar ni ne povis trovi trian...

Vi evidente konfuziĝas. Tio nepre ne estis sonĝo ĉar mi memoras tiun ludon de iom modifita Belot. Vi opinias ke viaj kartoj estis bonaj...!

:p

Cxu vi songxis Esperante?

Jes. Fakte mi sufiĉe ofte sonĝas Esperante ekde mia fluiĝo.