Vi estas ĉi tie

Leteroj el mia pasinteco

Mi iom post iom pretigas min por la translokiĝo al Otavo. Ĝenerale tio estas enuiga kaj laciga tasko, sed foje ne. Antaŭ kelkaj tagoj, dum mi purigis miajn ŝrankojn, mi trovis en skatolo stakon da paperoj, inter kiuj troviĝis leteroj de kvar korespondamikoj. La leterojn mi ricevis fine de 2001 kaj komence de 2002. Antaŭ ol foriri de mia universitata loĝejo en 2002, mi enskatoligis ilin, kaj evidente mi poste forgesis ilin. Du el ili mi eĉ ne estis forpreninta el la kovertoj! Hodiaŭ mi tralegis ĉiujn kaj sendis respondojn. Mi esperas ke la adresoj de miaj korespondamikoj daŭre estas validaj!

Nuna humoro: nostalgia
Nuna muziko: Merlin - Mi kredas

Komentoj

Mi havis multajn da gekorespondantojn, iam mi havis 14, 15, 16 jarojn... [*~*~*nostalgio*~*~*] Poste venas interreton kaj sxajne tio maltrovis la sencon. Sed ecx hodiaux mi esperas ricevi iun leteron, kiam la "disleteristo" (?) trakuras la straton de mian domon. :)

Certe retpoŝto funkcias pli rapide, sed estas multe pli ekscite ricevi paperan leteron. Tial mi daŭre havas plurajn korespondamikojn. :-)

Clayton,

Kie staras vin?!?
Cxu vi ne pli skribos cxi-tie???

Mi pensas ke vi nun sole volas skribi paperajn leterojn... :(

Gxis baldaux! ;)

Mi pardonpetas pro mia lastatempa malapero. Ĝuste nun mi pasigas tre multe da tempo verkante la disertaĵon kaj min pretigante por la translokiĝo. Sed mi nepre skribos ion morgaŭ.