Vi estas ĉi tie

Nova kanto

Mi komencis laciĝi je la disertaĵo, kaj do mi kreis kanton por min iom ripozigi. Mi eĉ elpensis nomon por ĝi: Kion fari?

Denove temas pri rapide farita, kaj do tute ne polurita kanto. Sed almenaŭ ĝi sonas al mi pli bona ol la antaŭaj du. :-)

Klaku ĉi tie por elŝuti la MP3-on!

Nuna humoro: malstreĉa
Nuna muziko: Argilo - Kion fari?

Komentoj

Jes, ankaŭ al mi ĝi sonas iom pli bona, eĉ tre bona!

Dankon, mi ĝojas!

Faaaaaaaaankeej!

Jes, mi celis ke ĝi estu funkega! Ĝuste tia muziko kuras tra mia cerbo la tutan tagon. :-)

saluton, Argilo, mi sxategis !

Laŭ mi ĝi estas pli malbona ol la unua, sed pli bona ol la dua eksperimento. Impresa rezulto se oni konsideras ke vi ne poluris ĝin. Mi konas la problemon ke ĉiam mankas tempo por verki muzikon. Kion fari? Ho, jes, tio ja jam estas la titolo de la kanto... ; )

Auxskulti gxin!

Tre placxas, mi nun auxskultas la duan fojon, mi tuj sercxos, la malpli bonajn ankaux! :))

Gratulojn!

Stela