Vi estas ĉi tie

Gastlibra spamo, aĉ!

Antaŭ kelkaj monatoj, mi decidis forigi la gastlibron de mia retejo, pro tio ke venis unu-du spamaj enskriboj ĉiutage, kaj preskaŭ neniam vera enskribo. Kaj kompreneble oni nun povas komenti en mia taglibro, kiu estas multe pli sekura kontraŭ spamistoj.

Hieraŭ mi ricevis retpoŝtaĵon de iu, kiu rimarkis amason da spamaj enskriboj en la gastlibro de mia Skrablo-ludejo. Necesis multe da tempo por forigi ilin, ĉar estis centoj! Poste mi iom modifis la skripton, tiel ke ĝi limigu komentojn al unu kilobajto, kaj forigu HTML-markilojn. Espereble la spamistoj pro tio rezignos.

Ĉiaokaze, kia ĝeno!

Komentoj

Eble la solvo estas peti la tajpadon de numero aŭ vorto, kiel Yahoo, ekzemple, faras...
Alejandro MEJIA [ttt.jubilo.ca]

Mi pripensis fari tion, sed tio ja postulus multe pli da programado (la supre menciitajn ŝanĝojn mi faris ene de du minutoj) kaj estus iom ĝena por la uzantoj.

Estimata kara samideano Clayton Smith!(argilo)
Skribas al vi - Garik (en Viva Tadlibro mi nomigxas - Turkistan)
Mi tre dankas vin, pro vian helpon (pro kodo de VT)!
Mi denove diras al vi - Dankon, dankon kaj ankoraux dankon!
Sed mi havas por vi grava novagxon:
Mi dum sekva semajno translogxigxos el Meza Azio por studado al Rusio!
Kaj mi donacas mian TadLibron "Turkistan" al ia mia rusa amiko, kion logxas en Meza Azio. Cxar nomo "Turkistan" por mi ne estos aktuale, mi arangxos por mi novajn Vivan TagLibron. Sed - poste!
Bedaurinde, mia rusa amiko ne estas esperantisto kaj planas skribi nur ruse.
Mi proponas al Vi ne esti amikon de VT "Turkistan", cxar nova mastro versxaine ne estos por vi interesa (li skribas nur per rusa lingvo kaj planas interkomunikigxi nur kun rusajn membrojn de VT.
Bonvolu - ne estas ofendita! Bonvolu NE LEGI lian noton, cxar gxi estas apacxa kaj havas maldecajn rusajn vortojn.
Mi nepre vin informigas pro sian novajn nomojn de la Viva TadLibro!
Mi deziras al vi sukceson!
Vivu la Esperanto-amikeco! Vivu la esperantistoj!

Sincere - Garik.

Dankon pro la averto. Nepre reskribu al mi, kiam vi komencos novan taglibro. Ĝis tiam!