Vi estas ĉi tie

Elektorezulto

Post la balotado, montriĝis ke la prognozo de electionprediction.org estis sufiĉe bona. Tie oni ĝuste prognozis la rezulton en 88% el la elektoregionoj. Tamen inter la restantaj 12% estis multaj regionoj, en kiuj prognozo favore al la NDP montriĝis malĝusta. Ŝajne multaj NDP-subtenantoj elektis la Liberalan Partion, por ke la Konservativa Partio ne venku. Jen estas la fina rezulto:

Liberala Partio: 135 (36.7%)
Konservativa Partio: 99 (29.6%)
Nova Demokratia Partio: 19 (15.7%)
Bloko Kebekia: 54 (12.4%)
Aliaj: 1 (5.6%)

Por montri al vi, kiel stulta estas la kanada elektosistemo, mi skribis inter krampoj la kvanton de voĉoj, kiun ricevis ĉiu partio. La NDP ricevis pli da voĉoj ol la Bloko Kebekia, sed ricevis multe malpli da parlamentaj seĝoj. Tiel okazis pro tio ke la voĉoj por la Bloko Kebekia estas koncentritaj en unu provinco, dum la voĉoj por la NDP estas distribuitaj tra la tuta lando. Ni bezonegas proporcian sistemon!

Nuna humoro: frustrita
Nuna muziko: Arono - Resubiras Sama Suno

Komentoj

19 kaj 54 seĝoj?! Strange ja... sed, kiel Kenneth Arrow pruvis, ĉiu elektosistemo havas problemojn. Tamen, ŝajnas ke Kanado (kaj Usono) havas sistemojn, kiuj povus esti pli bonaj ol nun... Interesas ke niaj du sistemoj tre malsamas, sed ambaŭ tre fuŝas...

La Kanada sistemo funkcias jene: Estas 308 elektoregionoj, kaj en ĉiu elektoregiono venkas tiu, kiu ricevas plej multajn voĉojn. Tiu sistemo multe malfavoras malgrandajn partiojn. Ĉi-foje la Verda Partio ricevis 4,3% el la voĉoj, sed neniom da seĝoj. Mi supozas ke eĉ pli da homoj subtenus tiun partion, se iliaj voĉoj ne estus malŝparitaj.

Arrow ja pruvis, ke ne ekzistas perfekta sistemo, sed ja ekzistas sistemoj multege pli bonaj ol la nuna! Partio, kiu ricevas 15,7% el la voĉoj, ricevu ĉ. 15,7% el la seĝoj, ne 6,2%.

Mi pensas ke tuta proprcia sistemo ankaŭ ne bonas. En Meksiko 60% estas rekte elektita, kaj 40% proporcie. Kaj mi pensas ke tio ĵustas.

Finfine oni komencas priesplori la aferon (nun en kelkaj provincaj registaroj, espereble baldaŭ en la nacia registaro), kaj oni plej ofte mencias ĝuste tian sistemon. Ĉia ajn sistemo, kiu inkluzivas ian proporciecon, estus pli bona ol nia nuna sistemo! Mi ĝis nun voĉdonis en tri elektoj, kaj ĉiun fojon mia voĉo estis malŝparita. :-(

Mi persone plej sxatas IRV (Instant-runoff voting akk single-winner STV, the Hare System, Alternative Vote, Preference Vote aux "preferential voting") kaj STV (Single Transferable Vote) vocxdon-sistemojn. Ili estas plej vaste uzataj en Auxstralio, sed ankaux estas uzataj en aliaj landoj, provincoj kaj ecx urboj de la mondo. Estas interese, ke oni uzis STV-sistemon por provincaj elektoj en Alberta (KANADO) de la 1926-a jaro gxis la 1955-a jaro.

Oni povas detale informigxi pri diversaj ekzistantaj vocxdon-sistemoj cxi tie - http://en.wikipedia.org/wiki/Election_system

Amike,

- Oleg