Vi estas ĉi tie

Konto ĉe gmail.com

Sendube multaj el vi aŭdis pri Gmail, nova retpoŝta servo de Google. La ĉefa diferenco inter Gmail kaj aliaj retpoŝtaj servoj (ekz. Hotmail kaj Yahoo) estas ke Gmail donas al ĉiu uzanto tutan GIGABAJTON da spaco. Krome, ne plu necesas organizi siajn retpoŝtaĵon per dosierujoj, ĉar Gmail havas tre bonan kaj rapidan serĉilon (ja temas pri Google, ĉu ne?).

Gmail ankoraŭ estas en testa fazo, kaj do estas iom malfacile ekhavi konton. Funkcias tiel, ke ĉiu testanto povas inviti tri amikojn fariĝi testantoj. Mi mem ne konis testanton, sed mi sukcesis invitiĝi dank' al gmailswap.com. Tie netestanto povas oferti ion, por ricevi inviton de testanto. Mi mem ofertis traduki mallongan tekston en Esperanton, kaj post du horoj mi ricevis inviton, kaj rakonteton por traduki. Evidente mia scipovo de Esperanto fariĝas pli utila ĉiutage. :-)

Komentoj

Eble vi auxdis pri la lastatempa oferto pri 100MB de Yahoo! Mail. Mi unue interesigxis pri GMail, sed evidentigxis ke por homoj kiel mi, kiuj pagas $20 jare por POP aliro, Yahoo! donas ecx 2GB de spaco. Kaj cxio cxi sen la problemoj pri privateco de GMail. Do, mi restu cxe Yahoo! Mail.

(Kvankam estas iom sensenca afero, cxar se oni ensxutas posxton per POP al sia propra komputilo, oni ne lasos gxis 2GB da posxto en la servilo.)

Jes, kaj mi aŭdis ke ankaŭ Hotmail planas doni pli da spaco al siaj uzantoj por respondi al Gmail. Estos interese vidi, kiu servo en la fino estos plej bona. Ĝuste nun Gmail havas almenaŭ la plej bonan interfacon.

Gratulon! Ĉu nun funkcias tiel ke ankaŭ vi povas inviti tri amikojn? (Eble inkluzive min, ekzemple? ;) )

Certe mi invitos vin, sed mi ankoraŭ ne rajtas tion fari. Ŝajne necesas atendi kelkajn tagojn.

Kule! Dankon.

Mi spertis strangan problemon unue pri gmail; mi provis kelkajn testmesaĝojn al mia alia retpoŝtadreso (kiu estas je rr.com) kaj ial, ĉiu testpoŝto ne alvenis rapide; fakte, unu el ili eĉ postulis 12 horojn, kaj ŝajnis ke la problemo estis en la gmail servo (la poŝtoj ne eliris de tie ĝis multaj horoj poste). Strange, poŝto al aliaj lokoj sendiĝis rapide, kiel oni atendus, kaj ankaŭ poŝto de aliaj lokoj, do la problemo nur temis pri gmail al rr.com, ŝajne. Do mi raportis ĝin al gmail (sen respondo). Du tagoj poste, mi reprovis, kaj la problemo ne plu ekzistis. Strange ja!