Vi estas ĉi tie

Jam la dua...

Jen estas la komenco de mia dua komponaĵo. (Mi finos ĝin morgaŭ. Ĝuste nun mi devas iom prilabori mian disertaĵon.)

Klaku ĉi tie por elŝuti la MP3-on!

Denove mi mem ludis kaj registris ĉion krom la druma parto. Ĝuu!

Nuna humoro: dancema
Nuna muziko: Argilo - Dua eksperimento

Komentoj

Ankaŭ tre bona! Eĉ pli gruva ol la unua.

Mia sola plendo estas ke vi nepre elspensu pli bonajn titolojn. ;)

Certe mi komencos elpensi ankaŭ nomojn. :-) Fakte por tiu kanto mi pripensas la nomon "Ĉu diskoi?"

Hieraŭ mi sendis la du kantojn al David-Emil, kaj li demandis, kiam aperos mia unua albumo. :-) Fakte tio iom pensigis min... estus belege fari diskon de E-a muziko. Necesus nur iu bona kantisto. David-Emil diris ke estus sufiĉe facile aranĝi tion... eĉ ne gravas kie troviĝas tiu persono, dank' al moderna teknologio. Li diris ke li lastatempe registris trumpetajn partojn por iu baldaŭ aperonta E-a disko. Iujn partojn oni registris en Hispanio, aliajn en Brazilo, kaj oni kunmetos ĉion en la studio de Vinilkosmo, en Francio.

Ĉiaokaze, mi tre ekscitiĝas pri tiu ideo! David-Emil eĉ diris ke li pretas kontribui trumpetajn partojn. :-)

Ĉe la dua peco mi ŝatas la bason kaj la drumon, sed la klavaroj ne tiom konvinkas min. En pli rapida funka, hiphopa muzikpeco, la bazaj instrumentoj rajtas ludi pli gravan rolon ol kutime. La tuto devas posedi iun kvazaŭ naturan fluon, tiel ke ne eblas teni sian korpon trankvile. Laŭ mia impreso, la diversaj instrumentoj ne tiom bone kongruas unu al la alia, ke tiu efekto okazas. (Sed ĉar mi tiomege ŝatas vian unuan komponaĵon kaj vi mem diras, ke tiu ĉi estas nur komenco, vi ne estu tro zorgita pro tio.)

Mi ŝatus kapti la okazon por anonci ke finfine aperis mia plej nova acidĵza kanto "Nokta vivo" en la interreto! (Vi ja mem demandis pri ĝi.) Iru al www.download.com/kunar por elŝuti ĝin.

Fakte mi celis alian muzikstilon per tiu kanto, nome diskoon... tial la frenezaj violonaj partoj ktp. :-)

Mi tre ŝatas vian novan kanton. Aparte plaĉas al mi la gitaraj kaj flutaj partoj! Ĉu vi mem registris iujn partojn, aŭ simple faris la tuton el samplaĵoj?

Mi tre ĝojas pri tiu pritakso, ĉar via opinio min plej interesis. Fakte ĉio estis farita el samplaĵoj. Tamen mi ĉifoje - kompare al antaŭaj acidĵazaj verkoj - iom atentis, ke ne venas tro multaj instrumentoŝanĝoj en la kanto, tiel ke la sono restas pli natura. Ŝajne mi sukcesis rilate al tio. : )