Nun estas tempo ami

La lando malbonfartas, nin prenas granda zorg',
la kostoj tiel altas, ne restas al ni fort',
kaj ĉiu mateno vokas kun nova malesper',
la zorgoj plu nin mokas dum venas la vesper'.
Dum horoj ni veturas al la labora lok',
malsano nin teruras dum al-doktora vok',
burokrataro sendas paperon post paper',
ĝi nin malhelpas vivi ĝis pleno je koler'.

Refreno 1:
Venu la tempo ĝoji, fratoj, venu la tempo ĝoji,
pri bedaŭrindoj jam ne pensu, ili havas finon.
Kantu la povon ami, fratoj, kantu la povon ami,
pri forgesindoj ne plu zorgu, vivo helpos nin.

Loĝejo estas eta sed ega lokbezon',
se ni aĉeti devas, jam ne plu estas mon',
la vivo malfacilas, neniu helpas nin,
kaj pensoj maltrankvilaj multfoje prenas nin.
Sed morgaŭ tute certe revenos kun esper',
mateno plaĉe varma kaj kantoj dum vesper'.,
Proksimas vivo nova, alvenas ĝoja hor',
se zorgojn ni forgesos, facilos la labor'.

Refreno 2:
Venos la tempo ĝoji, fratoj, venos la tempo ĝoji,
havu en vi fortan esperon, kaj la ĝojo venos.
Nun estas tempo ami, fratoj, nun estas tempo ami.
Varmu en vi plej granda amo, vivo estos ĝoj'.

Vi estas la plej bela, kaj ĉiu maltrankvil'
tuj falas en forgeson se mi rigardas vin.
Mi amas vin plej forte kaj se ne estas mon',
mi havas vian belon kaj vivas sen bezon'.
Belegas via voĉo kaj ankaŭ la vizaĝ',
kaj viaj amparoloj ĝojdona estas plaĉ'.
Vi estas mia forto, vi estas mia san'.
Malfermu ni vivpordon, la pordon de la am'.

Refreno 3:
Venis la tempo ami, kara, venis la tempo ami,
ne pensu pri malforto via, amo nin plu portos.
Kantu la ĝojon ami, kara, kantu la ĝojon ami.
Vivo ne povos plu teruri, ĉar mi amas vin.

Урок 7 (Sepa leciono)