НОВИ ДУМИ (NOVAJ VORTOJ)

aranĝiуреждам, организирам
amasoкуп, тълпа
estroшеф
ekzistiсъществувам
elektiизбирам
feliĉaщастлив
flankoстрана
gondoloгондола
gravaважен
ĝustaточен
haltiспирам
koloroцвят
koniпознавам
konsentiсъгласявам се, съгласен съм
laŭtaсилен (за звук)
lumoсветлина
maroморе
mezoсреда
militoвойна
moviдвижа
pagiплащам
panoхляб
placoплощад
preskaŭпочти
proksimumeприблизително
publikoпублика, общественост
punktoточка
sataсит
ŝipoкораб
vekiбудя

GRAMATIKO

-il- = наставка за означаване на средство, инструмент:

  • skribilo=молив, химикалка и др.
  • manĝilo=прибор за хранене
  • tranĉilo=нож
  • vojmontrilo=пътепоказател
  • kuracilo=лекарствено средство

LA SENTIMULO

Estis vespero en Venecio. Centoj da homoj plenigadis la Sankt-Markan placon. Junuloj kaj militistoj, maristoj de sur la ŝipoj, elstaraj sinjorinoj kaj junulinoj, alilandaj vojaĝantoj, ĉambristoj kaj gondolistoj - ĉiuj moviĝis al la urbomezo. Iom plue sed ne malproksime de la maro troviĝis malgranda placo.

Fine de ĝi, proksime de la maro, staris homo. Laŭ la vestaĵo oni facile povis ekscii, ke li estas gondolisto de iu riĉulo. Seninterese li rigardis la ĝojan hommulton. Subite rideto lumigis lian vizaĝon, kiam li ekvidis mariston, kiu alvenis el la flanko de la maro.

- Ĉu tio estas vi, Stefano? - ekkriis la gondolisto.

- Ĉiuj diras, ke vi falis en la manojn de la turkoj.

- Vere. Ni renkontis unu el iliaj ŝipoj. Ĝi sekvis nin dum pli ol unu horo. Sed ne estas facile iri pli rapide ol nia ŝipo. Do, kiaj novaĵoj estas tie ĉi en Venecio?

- Nenio interesa - nur granda malfeliĉo por Pietro. Ĉu vi konas Pietron?

- Kompreneble ke mi konas.

- Granda ŝipo subakvigis lian gondolon.

- Kaj kio pri Pietro?

- Lia gondolo subakviĝis. Okazis, ke ni troviĝis proksime, tiel ke Ĝorĝo kaj mi prenis Pietron en nian gondolon. En la sama tempo mia estro subakviĝis por helpi junulinon, kiu preskaŭ jam mortis kun sia onklo.

- Ho, tie estis junulino - kaj onklo?

- Lin ni ne povis helpi. Estis grava homo. Sed kio vin alvenigas en Venecion, amiko mia?

La maristo rapide ekrigardis sian amikon kaj komencis diri: - Do, vi scias, Ĝino, mi alportis...

La gondolisto subite haltigis lin.

- Vidu! - li diris.

Tiam iu homo pasis apud ili. Li ankoraŭ ne estis tridekjara, kaj lia vizaĝo estis senkolora. Lia iro estis certa kaj facila. Lia vizaĝo estis malĝoja.

- Jakopo - diris Ĝino, kiam li ekvidis la homon. - Oni diras, ke multaj gravuloj donas sekretajn laborojn al li. Li scias tro da sekretoj.

- Kaj tial ili timas sendi lin en malliberejon - diris la maristo, kaj dum li parolis, li montris la domegon de la doĝoj.

- Vere, multaj gravuloj bezonas lian helpon - diris Ĝino.

- Kaj kiom ili pagas al li por unu mortigo?

- Certe ne malpli ol cent monerojn. Ne forgesu, ke li laboras por tiuj, kiuj havas sufiĉe da mono por pagi al li. Sed, Stefano, en Venecio estas aferoj, kiujn estas pli bone forgesi, se vi volas trankvile manĝi vian panon. - Estis iom da silento kaj poste la gondolisto denove ekparolis:

- Vi venis ĝustatempe por vidi ŝipkuron.

- Ĝino - iu diris malforte proksime de la gondolisto.

- Sinjoro?

Don Camillo Monforte, la estro de Ĝino, senvorte montris al la gondolo. - Ĝis revido - diris la gondolisto kaj prenis la manon de sia amiko.

(El la libro "LA SENTIMULO" de J.F.Cooper kaj R.Imbert)

EKZERCOJ

C. TRADUKU! (ПРЕВЕДЕТЕ)

estraro; posttagmeze; malsata; interkonsenti; manĝilaro; vidpunkto; pagigi; malfermilo; noktomezo; tagmeze; publikigi; aliflanke

Отговори