Vi estas ĉi tie

Ubuntu

Antaŭ du semajnoj Vindozo komencis kolerigi min, do mi plene forviŝis la durdiskon de mia portebla komputilo kaj instalis Linukson, specife la distribuaĵon "Ubuntu". Mi elektis ĝuste tiun distribuaĵon ĉar ĝi estas nun inter la plej popularaj, do devus esti facile trovi en interretaj forumoj solvojn al eventualaj problemoj.

Post la tre facila instalo, preskaŭ ĉiuj aparatoj simple ekfunkciis, kio iom mirigis min. Kiam mi antaŭ longa tempo instalis Vindozon, necesis elŝuti kaj instali pelilojn por kelkaj aparatoj (interalie la retkarto kaj sonkarto). Sed en Ubuntu tio tute ne necesis, krom por la sendrata retkarto. La sendrata retkarto estas escepta ĉar la firmao, kiu faris ĝin, rifuzas fari linuksan pelilon, kaj cetere rifuzas malkaŝi la detalojn pri la karto, kiuj estus necesaj por fari pelilon. Do mi devis elŝuti la Vindozan pelilon kaj agordi iun ruzan programon, kiu kapablas uzi Vindozan pelilon en Linukso. En la fino mi sukcesis, sed kiam mi venontfoje aĉetos komputilon, mi certigos ke ĝi ne havas aparatojn faritajn de firmaoj kiuj fajfas pri Linukso.

Unu afero kiu iom mankas al mi estas "Ek!", kiun mi uzis en Vindozo por tajpi Esperantajn literojn. Mi agordis ĝin laŭ la x-sistemo, kaj tiel mi povis same tajpi, ĉu unikode ĉu ne. Laŭ mia scio, ne ekzistas tia programo en Linukso, do mi devis trovi alian solvon. Ubuntu fakte havas jam pretan Esperantan klavarfasonon, sed ĝi ne taŭgas por mi ĉar mi uzas Dvorak-an klavarfasonon, ne QWERTY-an. Do mi mem kreis Dvorak-an Esperantan klavarfasonon. Ĝi estas tute same kiel la kutima Dvorak-a, sed eblas per "AltGr"-"c" tajpi "ĉ", per "AltGr"-"g" tajpi "ĝ", ktp. Jam mi povas sufiĉe rapide tajpi per tiu nova klavaro, do verŝajne mi baldaŭ pri Ek! ne plu pensos.

Ĝenerale tre plaĉas al mi Ubuntu, kaj mi tre ĝojas ke mia komputilo pli bone kaj rapide funkcias ol antaŭ du semajnoj. Linukso vere bone progresas!

Komentoj

Interese. Mi komencis provuzi Ubuntu-Linukson antaux tri semajnoj. Ankaux mi decidis instali gxin, sed mi donis nur 40% de la durdisko.

Mi gratulas al vi pro la uzado de Ubuntu, mi ankaux uzas gxin. ;-)

Partoprenu en la komunumo de Orkut pri Linukso: http://www.orkut.com/Community.aspx?cmm=7270568

En tiu komunumo nuntempe ni diskutas kiel arangxi la klavaron en Ubuntu, vi sendube estus de treege granda helpo.

Mi uzas la brazilan Qwerty-klavaron ABNT2, kaj tiu uzado kun AltGr estas tre interesa.

Mi havas vin en mia ICQ aux Yahoo-messenger antaux delonge, sed mi neniam klopodas ricevi respondon el vi... mi esperas babili ankoraux...

Mi uzas je Kanotix, sed ĉar tiu distribuaĵo ne plu estas flegata, mi verŝajne baldaŭ ŝanĝas, pli precize post la apero de la nova versio de Ubuntu. Mi unue iom hezitis, ĉar ĝi ŝajnis al mi esti porkomencanta distribuaĵo, sed ŝajne oni povas ĉion fari, kion oni ankaŭ povas fari per normala debiana distribuaĵo kaj se estas malpli da kvereloj kun la komputilo, tio ja nur povas plaĉi.

Vi memoras min, ke mi iam volis elprovi la Dvorak klavaron, sed mi timas, ke mia cerbo ne scipovas tion ŝanĝi. Precipe, ĉar mi alkutimiĝis tajpi en diversaj lingvaj je iomete diversaj klavaroj (angla, germana, pola, esperanta) kaj tial alkutimiĝo al nova klavaro kredeble estus iom pli malfacila.

Mi estas sperta linukso-uzanto, kaj mi povas konfirmi post kelkaj monatoj da uzado ke Ubuntu tute ne malplaĉas al mi. Ankaŭ mi planas instali la novan version, kiam ĝi aperos.

Pri dvorak-klavaro, ja estas tre ĝene kiam oni komencas uzi ĝin. Post du-tri monatoj estas tute nature tajpi dvorake, sed ĉiam restas iagradaj malfacilaĵoj. Plej multe temas pri tio, ke mi devas reagordi ĉiun komputilon, kiun mi planas uzi dum pli ol kelkaj minutoj. En mia laborejo tio fakte okazas sufiĉe ofte, ĉar mi devas multe labori per virtualaj maŝinoj (en VMware). Se mi povus sendi konsilon en la pasintecon al mi mem, mi konsilus ne ŝanĝi al dvorak-klavaro. Sed jam ŝanĝinte mi preferas resti ĉe ĝi kaj sperti maloftajn malfacilaĵetojn anstataŭ du-tri monatojn da ĝena relernado. :-)

Saluton!

Mi ĵus antaŭ ĉi-jaraj ferioj kreis eblon tamen tajpi Esperantajn literojn per iksoj en Linukso. Ĉio troveblas en la paĝo de iksilo. Diru plu, diru plu!

LaPingvino

Interese! Mi nepre provos tion!