Vi estas ĉi tie

Blogoj

Sendrata interreto en la kamparo

Mi pensis ke miaj gepatroj ĉiam devos konekti al la interreto per modemo, sed ne plu! En la regiono Chatham-Kent, oni iom post iom konstruas sendratan reton, kiu ebligos al preskaŭ ĉiuj kamparanoj havi rapidan (1,5 mbps) interret-aliron. Kompreneble multaj homoj volas aboni la servon, kaj do necesas iom atendi. Hodiaŭ miaj gepatroj ricevis sian konekton, kaj ĝi bonege funkcias! Krome ili aĉetis sendratan enkursigilon, kaj do nun mi povas uzi mian porteblan komputilon ĉie ajn en la domo dum mi vizitas. Belege!

Nuna humoro: imponita

Konto ĉe gmail.com

Sendube multaj el vi aŭdis pri Gmail, nova retpoŝta servo de Google. La ĉefa diferenco inter Gmail kaj aliaj retpoŝtaj servoj (ekz. Hotmail kaj Yahoo) estas ke Gmail donas al ĉiu uzanto tutan GIGABAJTON da spaco. Krome, ne plu necesas organizi siajn retpoŝtaĵon per dosierujoj, ĉar Gmail havas tre bonan kaj rapidan serĉilon (ja temas pri Google, ĉu ne?).

2^24036583-1 estas primo!

Komence de decembro, mi skribis pri nova rekorda primo. Sed jam tiu ne plu estas rekorda, ĉar oni ĵus malkovris primon eĉ pli grandan, nome 224036583-1, kiu havas 7235733 ciferojn! Mirige!

Nuna humoro: matematika

Jam la dua...

Jen estas la komenco de mia dua komponaĵo. (Mi finos ĝin morgaŭ. Ĝuste nun mi devas iom prilabori mian disertaĵon.)

Klaku ĉi tie por elŝuti la MP3-on!

Denove mi mem ludis kaj registris ĉion krom la druma parto. Ĝuu!

Nuna humoro: dancema
Nuna muziko: Argilo - Dua eksperimento

Jen mia unua komponaĵo!

Finfine mi havis tute liberan vesperon, kaj do mi tuj kuris en la kelon por muzikumi. Mi iom post iom lernis kiel uzi mian muzikan softvaron (Cubase SX kaj Reason) dum mi kreis eksperimentan kanton.

Klaku ĉi tie por elŝuti la MP3-on!

Mi mem ludis kaj registris ĉion, krom la druma parto. Bonvolu komenti, por diri ĉu plaĉas al vi. Mi planas krei multe pli da muziko dum la venontaj semajnoj.

Nuna humoro: funka
Nuna muziko: Argilo - Unua eksperimento

Baldaŭ kanadanoj balotos!

Hodiaŭ la ĉefministro anoncis ke okazos tutkanada balotado je la 28-a de junio. Jam de kelka tempo, oni supozis ke li anoncos tion, sed estis bone aŭdi tion rekte de li, ĉar ja restis iom da necerteco. Do nun oficiale komenciĝas la elektokampanjo.

NDP-renkontiĝo en Otavo

Ĉiumonate renkontiĝas subtenantoj de la Nova Demokratia Partio en diversaj urboj tra Kanado, simple por babili kaj amuziĝi. Mi jam ĉeestis du NDP-renkontiĝojn en Waterloo, sed hieraŭ mi unuafoje ĉeestis renkontiĝon en Otavo. Tiuj en Waterloo estis tre sukcesaj, sed Otavo estas multe pli granda urbo, kaj do ĉeestas pli da homoj. Hieraŭ venis ĉirkaŭ 25.

Al Otavo kaj reen

Je la 1-a de majo Teodora kaj mi iris al Otavo. Ŝia nova apartamento tie estas tre bela! Ĝi estas sur la 18-a etaĝo, kaj do eblas vidi grandan parton de la urbo. Eĉ eblas vidi la apartamenton de [info]arono, kiu troviĝas tri kilometrojn for.

Vizito al la gepatroj

De merkredo ĝis vendredo mi vizitis miajn gepatrojn. Mi alportis miajn komputilon, sonkarton, kaj klavaron, por ke mi povu fari iom da muziko kun mia patro. Tio tamen ne okazis, pro tio ke mia patro multe okupiĝis pri la pligrandigo de la domo.

Jam de kelka tempo, miaj gepatroj planis pligrandigi sian domon. Je la 19-a de aprilo komenciĝis la konstruado, kaj mi vidis dum mia vizito ke ĝi tre bone progresas! Verŝajne ĉio pretos post 6-8 semajnoj. Pligrandiĝos la kuirejo, kaj aldoniĝos kelkaj ĉambroj (interalie bilardejo!) kaj aŭtomobilejo. Estos tre bele!

Lastatempaj okazintaĵoj

La pasintaj semajnoj por mi estis ege frenezaj! Pro tio mi nenion afiŝis lastatempe. Do mi rakontu pri ĉiuj lastatempaj okazintaĵoj.

Je la 27-a de marto mi iris hejmen por viziti mian familion. Mia fratino tre interesiĝis pri Geocaching, kaj do ni kune serĉis kaj trovis proksiman geografian kaŝejon. Ĉiu, kiu trovas kaŝejon, devas skribi sian nomon kaj mallongan mesaĝon en libreton. Mia fratino tre surpriziĝis, kiam ŝi vidis ke ŝia amiko estis la lasta persono, kiu trovis la kaŝejon!

Post mia reveno al Waterloo, mi rigardis la horaron de la universitata radiostacio, kaj rimarkis ke ili nun dissendas programon pri funko, kaj similaj muzikstiloj. Ĝi nomiĝas "The Tongue & Groove Show", kaj aŭdiĝas ĉiun duan semajnon. Mi tre ĝuis la pasintan elsendon. Morgaŭ aŭdiĝos la sekva, pri kiu mi kompreneble tre ekscitiĝas.

Je la 3-a de aprilo, Teodora kaj mi iris al Otavo por serĉi apartamenton. Teodora laboros por la Departemento de Financo de majo ĝis aŭgusto, kaj do bezonas loĝlokon. Krome ŝi ĵus aŭdis de Statistics Canada, ke ili volas dungi ŝin! Do ŝi plej verŝajne eklaboros por ili en septembro. Mi do venos al Otavo post mia magistriĝo. Dum ni estis en Otavo, ni tranoktis ĉe [info]arono kaj Karlina. Estis tre amuze, viziti ilin denove!

Paĝoj

Subscribe to RSS - blogoj