Vi estas ĉi tie

Blogoj

Hejmtaskoj, ekzamenoj, kaj vortaroj

Hodiaŭ mi finis la lastan hejmtaskegon por mia klaso pri kvantuma komputado. Restas unu farenda hejmtasko por alia klaso, sed feliĉe temas pri io pli facila. Sekvos kelkaj ekzamenoj, kaj post du semajnoj mi bakalaŭriĝos. Mi vere antaŭĝojas pri tio. :-)

Cetere mi ĵus instalis ĉeĥan kaj litovan vortarojn ĉe lernu. Estas vere mirige, kiom progresas la projekto. Jam la paĝaro estas tradukita al 17 lingvoj. Mi ĝojas ke mi baldaŭ havos pli da tempo por prilabori ĝin.

Finfine mi aliĝis!

Antaŭ longa tempo, [info]amuzulo montris ĉi tiun paĝaron al mi, sed tiam mi ne multe interesiĝis. Tiam ĝi estis ne tiel matura kiel nun, kaj mi ne konis aliajn, kiuj jam uzis ĝin.

Paĝoj

Subscribe to RSS - blogoj