Vi estas ĉi tie

blogo de Argilo

El Lesjöfors

Ĉifoje mi skribas el interreta kafejo en Lesjöfors, kie nun okazas la IJK. Mi ne skribos multe, pro tio ke mi pagas laŭminute por la retkonekto.

Ĉe Janko

Saluton el Svedio!

Hieraŭ posttagmeze mi ekiris de Otavo, kaj hodiaŭ posttagmeze mi atingis Stokholmon kaj poste la apartamenton de mia amiko Janko Luin. Nun mi tie sidas kaj iomete interretumas. Bedaŭrinde mia valizo ne same bone fartas. Ĝi atingis Frankfurton sed ne ankoraŭ Stokholmon. Espereble ĝi alvenos morgaŭ.

La celo de mia vojaĝo estas ĉeesti la ĉi-jaran IJK-n en Lesjöfors, Svedio. Morgaŭ mi iros tien por iom prepari kun la organiza teamo. Postmorgaŭ komenciĝos la kongreso, kaj pri tio mi ege antaŭĝojas, ĉar mi denove vidos multajn malnovajn amikojn.

Kiu kanto de Dolcxamar vi estas?

cxu vi pretas
Vi estas la kanto "Ĉu vi Pretas?" Vi
estas sentaŭgulo....Kaj fiera :)

Kiu kanto de Dolcxamar vi estas?

XXX

Vi estas... aktivulo/organizanto

aktivulo/organizanto

Sen vi, ne ekzistus Esperanta komunumo! Vi aktive organizas eventojn kaj aranĝojn. Ofte oni forgesas danki vin pro viaj longaj horoj da senpaga laboro, sed vi scias en via koro ke vi estas heroo.

Kia Esperantisto vi estas?

Sendrate!

Nun mi por la unua fojo en la propra apartamento kaj per la propra komputilo (mia nova portebla) komputilumas tute sendrate. Estas tre mirige! Mi vere konvinkiĝis pri porteblaj komputiloj kaj sendrata retumado dum la E@I-seminario en Bostono, kaj iom post mia reveno mi komencis serĉi bonan porteblan komputilon. Hieraŭ mi ricevis ĝin, kaj hodiaŭ mi aĉetis sendratan enkursigilon (router), kiu tre bone funkcias. Estas bele labori dum mi sidas en la salono de mia apartamento. :-)

Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Herbie Hancock - Steppin' In It

Acrophobia!

Mi ne ĝis hodiaŭ aŭdis pri la ludo Acrophobia. Mi diskutis tabulludojn kun [info]amuzulo, kaj li diris ke povus esti interese ludi Acrophobia en Esperanto. Mi tuj ekinteresiĝis, kaj eĉ ludis anglalingvan version de la ludo per IRC.

La hieraŭa prezento

Nia prezento ĉe CALICO tre bone pasis! Kelkajn horojn antaŭ la prezento, mi ricevis retpoŝtaĵon kun multe pli detalaj klarigoj pri la prezento. Tio multe helpis al Arono kaj mi en nia preparado. Ni kune verkis resumon pri la kreado de la paĝaro, kaj alportis ankaŭ jam pretajn flugfoliojn. Venis multaj interesatoj al nia budo. Iuj interesiĝis pri la paĝaro kaj ties teknika realigado, kaj aliaj pri la lingvo mem. Post la prezentado ni ambaŭ tre kontentis pri la rezulto, kaj iris kun Karlina (la edzino de Arono) kaj Teodora (mia koramikino) al restoracio por iomete malstreĉiĝi.

Prezento kaj nova komputilo

Hodiaŭ mi kun mia amiko Arono prezentos la projekton lernu! al la partoprenantoj de la ĉi-jara CALICO. (Temas pri konferenco pri perkomputila lingvoinstruado.) Ĝuste nun, mi ne scias multon pri la afero, kaj do mi skribos poste pri ĝi.

Saluton de Otavo!

Unue mi ŝatus diri ke mi aparte ĝuis la E@I-seminarion en Bostono.

Finfine libera!

Hodiaŭ mi faris ekzamenon pri la franca lingvo, kaj tiel finis miajn bakalaŭrajn studojn. Mi aparte ĝojas pri tio, ke ne venos pliaj ekzamenoj, nek hejmtaskoj, almenaŭ ne ĝis la aŭtuno kiam mi komencos magistrajn studojn. :-)

Paĝoj

Subscribe to RSS - blogo de Argilo